Novaĵoj (Oktobro 14)
  2015-10-14 16:32:32  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a deoktobro, merkrede.Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio kaj Japanio okazigis duan altnivelan politikan dialogon en Tokio; fremda investo en Ĉinio kreskis je 9% en antaŭaj naŭ monatoj de 2015.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Tokio ĉina ŝtata konsilisto Yang Jiechi kaj estro de la japana nacia sekureca konsilio Yachi Shotaro kunprezidis la 2an ĉina-japanan altnivelan politikan dialogon.Ambaŭ flankoj promesis ludi plu pozitivan rolon de la dialogo por plibonigi la dulandajn rilatojn.

Yang diris, ke danke al la komuna klopodo de du flankoj, la dulandaj rilatoj ĉi-jare disvolviĝas en la stabiliga kaj pliboniga direkto. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Japanio kaj volas subteni dialogon kaj kontakton kun Japanio, plibonigos kaj disvolvos la interrilatojn surbaze de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj.

Yang esprimis la esperon, ke Japanio observos siajn promesojn, sekvos pozitivajn politikojn pri Ĉinio, efektivigos la kvar principojn kaj komunajn konsentojn pri traktado kaj plibonigo de la dulandaj rilatoj kaj konvene traktos historiajn problemojn kaj sentemajn demandojn pri milita sekureco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kanada gubernatoro David Johnston interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Kanado estis unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj 45 jaroj, la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kunlaboro akiris rimarkindan rezulton en diversaj kampoj, kaj la amikeco inter la du popoloj estis pli profunda. Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Kanado kaj volas labori kun Kanado por akceli disvolvadon de la ĉina-kanada strategia partnereco kaj pli multe profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Johnston diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj la kanada-ĉina strategia partnereco atingis grandan disvolviĝon. Altnivela komunikado inter la du landoj estis pli ofta, kaj la duflanka kunlaboro estis pliigita en vastaj kampoj kaj akiris gravajn rezultojn. Li aldonis, ke Kanado volas klopodi kun Ĉinio por pliprofundigi la duflankajn rilatojn.

Laŭ donitaĵoj de la ĉina Komerca Ministerio, en la antaŭaj naŭ monatoj de la kuranta jaro en Ĉinio estis establitaj 18 980 entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj, pli multe je 10,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj 584,74 miliardoj da juanoj da fremda investo estis efektive uzitaj, pli multe je 9% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montras, ke septembre en Ĉinio estis establitaj 2 153 entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj, pli multe je 5,2% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj 59,47 miliardoj da juanoj da fremda investo estis efektive uzitaj, pli multe je 7,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Ĉina konstanta reprezentanto al UN Liu Jieyi marde diris, ke la internacia sekureca situacio restas tre severa, tial estas grava tasko kaj longa vojo por la internacia komunumo en la protekto de rajtoj kaj interesoj de virinoj dum konflikto.

La Sekureca Konsilio de UN tiutage okazigis publikan debaton pri virinoj, paco kaj sekureco, kaj adoptis rezolucion de la numero 2 242, alvokante plifortigon de la rolo de virinoj en akcelo de paco kaj sekureco.

Liu diris en sia parolado, ke tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino. La 27an de septembro ĉi-jare Ĉinio kaj UN kunorganizis la tutmondan pintkunvenon pri virinoj. Estis la unua fojo, ke ŝtataj gvidantoj faris promesojn pri demandoj de virinoj, kaj la pintkunveno fariĝis alia mejloŝtono en disvolvado de virinaj aferoj post la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas firme sekvi la ideon de paca disvolvado kaj kungajna kunlaboro, forte antaŭenpuŝi politikan procezon de landoj suferantaj konflikton, akceli nacian repacigon, solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj doni sekurecan protekton kaj humanitarajn helpojn al virinoj influitaj de konflikto.

Marde en gazetara konferenco en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Pavlo Klimkin diris, ke Ukrainio plu klopodos kun Nederlando kaj Malajzio por persekuti homojn kulpajn pri paffaligo de la malajzia aviadilo MH17.

Marde nederlanda specialisto publikigis raporton de enketo pri kraŝo de la malajzia aviadilo MH17 en orienta Ukrainio julie pasintjare. La raporto diras, ke la aviadilo estis trafita de la ter-aera misilo BUK, pafita el la regiono de 320 kvadrataj kilometroj en orienta Ukrainio.

Laŭ la raporto, kiam la aviadilo kraŝis, la ukraina registara armeo konfliktis kun ribeluloj en la orienta landparto, kaj la aerspaco en tiu regiono devus esti fermita.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov marde diris, ke islamaj landoj devas esti ŝlosilaj partoprenantoj de internacia alianco de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Lavrov faris la rimarkon, kiam li ĉeestis aktivadon en Moskvo. Li diris, ke Rusio jam prezentis al UN projekton de rezolucio pri batalo kontraŭ la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj fortoj. La rusa flanko opiniis, ke la islamaj landoj povas esti plej ŝlosilaj partoprenantoj de internacia alianco de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, kaj la rezulto de la batalo rekte rilatas al solvado de la nuna krizo de rifuĝintoj en Eŭropo. Li aldonis, ke la principo de Rusio estas nepre komenci efektivan agadon por bati teroristojn kaj elimini ilin sur la terenoj okupataj de ili.

Marde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, kaj Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Naciojpri Sirio,faris interparolon.Ili diskutis pri politika solvado de la siria krizo.

Tiutage la rusa Ministerio deEksterlandaj Aferojpublikigis deklaron, dirante, ke Lavrov kaj de Mistura profunde kaj vaste interŝanĝis opiniojn pri la nuna sekureca situacio en Sirio kajpolitika solvado de la siria krizo.

La deklaro diris, ke Lavrov klarigis al de Mistura la rusan starpunkton pri operaco en Sirio. Li emfazis, ke la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj fortoj ege minacas la sekurecan situacion en Sirio, kaj Rusio komencisla operacon en Sirio ĝuste por elimini tiujn fortojn.Li akcentis, ke estas senbaza la kritiko, ke la rusa operaco malhelpas politikan solvadon de la siria krizo.

Finiĝis la novaĵoj!