Ĉina kaj kanada gvidantoj interŝanĝis gratulojn por datreveno de rilatoj
  2015-10-14 15:17:46  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kanada gubernatoro David Johnston interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Kanado estis unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj 45 jaroj, la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kunlaboro akiris rimarkindan rezulton en diversaj kampoj, kaj la amikeco inter la du popoloj estis pli profunda. Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Kanado kaj volas labori kun Kanado por akceli disvolvadon de la ĉina-kanada strategia partnereco kaj pli multe profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Johnston diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj la kanada-ĉina strategia partnereco atingis grandan disvolviĝon. Altnivela komunikado inter la du landoj estis pli ofta, kaj la duflanka kunlaboro estis pliigita en vastaj kampoj kaj akiris gravajn rezultojn. Li aldonis, ke Kanado volas klopodi kun Ĉinio por pliprofundigi la duflankajn rilatojn.