Fremda investo en Ĉinio kreskis je 9% en antaŭaj naŭ monatoj
  2015-10-14 16:15:58  Ma

Laŭ donitaĵoj de la ĉina Komerca Ministerio, en la antaŭaj 9 monatoj en Ĉinio estis establitaj 18 980 entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj, pli multe je 10,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj 584,74 miliardoj da juanoj da fremda investo estis efektive uzitaj, pli multe je 9% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montras, ke septembre en Ĉinio estis establitaj 2 153 entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj, pli multe je 5,2% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj 59,47 miliardoj da juanoj da fremda investo estis efektive uzitaj, pli multe je 7,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro.