Ĉina delegito alvokis turni rezultojn de pintkunvenoj de UN en agojn
  2015-10-15 16:11:31  Ĝoja

Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, merkrede diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj membrolandoj de UN por turni rezultojn de pintkunvenoj de UN en agojn.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis plenan kunvenon por diskuti pri labor-raporto de ĝenerala sekretario de UN. En sia parolo Liu diris, ke la kuranta jaro markas la 70an jariĝon de UN. En la pasintaj 70 jaroj UN atestis esploradon kaj praktikon de diversaj landoj por protekto de paco, akcelo de evoluo kaj strebo al kunlaboro. Li diris, ke la ĉina flanko laŭdas lastjarajn laborojn de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la sekretariejo.

Liu diris, ke dum sia ĉeesto al la pintkunvenoj de UN pri la 70-jariĝo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikis politikojn kaj porpledojn pri la internacia ordo kaj pri demandoj rilataj al la sorto de la homaro kaj ĉiuflanke konigis la koncepton de novtipaj internaciaj rilatoj kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno. Li proponis establi partnerecon de egala traktado, interkompreno kaj konsiliĝo, krei sekuran situacion justan kaj kunhavatan, klopodi por la evolua perspektivo de malfermo, kreemo, amplekso kaj reciproka favoro, stimuli interŝanĝon inter malsamaj civilizacioj, establi la ekologian sistemon, respekti la naturon kaj fari verdan disvolvadon, kaj tiel formi la ĝeneralan aranĝon. Tio heredas kaj plivastigas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj estas nova koncepto kaj nova perspektivo de laboro de UN en la estonteco.

Liu diris, ke la rezultoj de la pintkunvenoj montris direkton de la estonteco de la mondo kaj UN. Ĉinio volas labori kun membrolandoj por turni la rezultojn de la pintkunvenoj en agojn.

Liu diris, ke Ĉinio opinias, ke dum la periodo de la 70a Ĝenerala Asembleo de UN, en la kampo de paco kaj sekureco UN devas firme defendi la celojn kaj principon de la Ĉarto de UN, respekti sendependan elekton de diversaj landoj pri disvolva vojo kaj socia sistemo, persisti en la solvado de interlandaj diverĝoj kaj konfliktoj per dialogo, intertraktado kaj aliaj pacaj rimedoj kaj akceli solvadon de varmaj problemoj en Mez-Oriento kaj aliaj regionoj.

Li diris, ke multajn jarojn Ĉinio vigle kontribuis al la internacia komunumon per siaj saĝo, koncepto kaj projekto, kaj faris gravan kontribuon al la laboro de UN. Ĉinio volas labori kun diversaj membrolandoj por heredi kaj plivastigi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, establi novtipajn internaciaj rilatojn kun la kerno de kunlaboro kaj kungajno, formi komunon de la homara sorto kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon por paco, evoluo kaj prospero de la homaro.