Novaĵoj (Oktobro 15)
  2015-10-15 16:58:46  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke progresis dialogo inter Usono kaj Rusio pri operacoj en Sirio; ĉina delegito alvokis turni rezultojn de pintkunvenoj de UN en agojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Defenda Departemento de Usono merkrede publikigis deklaron, dirante, ke tiutage la armeoj de Usono kaj Rusio okazigis la trian dialogon por eviti militan konflikton dum operacoj kontraŭ ekstremisma grupo en Sirio kaj akiris progreson.

La Defenda Departemento de Usono diris en konciza deklaro, ke la du flankoj diskutis kiel efektivigi konkretajn rimedojn por eviti militan konflikton dum operacoj de la du landoj kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio. La deklaro diris, ke progresis la dialogo.

Loka mediato citis parolon de anonima oficiro el la usona armeo, ke Usono kaj Rusio definitivigas memorandon de kompreno pri konkretaj rimedoj por sekura flugado.

La 30an de septembro la rusa aerarmeo komencis operacon kontraŭ objektivoj de la Islama Ŝtato en Sirio laŭ la peto de la siria registaro.

La siria novaĵ-agentejo merkrede raportis, ke tiutage la registara armeo de Sirio komencis ofensivon al la antaŭurbo de Damasko sub la regado de ribeluloj.

Matene militaviadiloj superflugis Damaskon de tempo al tempo.Sub la protekto de militaviadiloj la siriaj trupoj komencis grandskalan ofensivon en la orienta distrikto Jobar de Damasko, kaj poste vastigis la operacon al aliaj regionoj okupataj de la ribeluloj en la orienta antaŭurbo de Damasko.

Persono el la siria armeo diris al raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke neniu rusa militaviadilo partoprenis en tiutaga operaco en la orienta antaŭurbo de Damasko.

La siria armeo informis, ke en la sama tago la registara armeo daŭrigis operacon en la provincoj Homs, Hama kaj Idleb, kaj pluraj militantoj de la ribelula grupo Ahrar al-Sham falis en embuskon de la registara armeo kaj estis mortigitaj.

Merkrede en Istanbulo malfermiĝis la 8a interregistara tutgloba forumo pri migrado kaj disvolvado.En sia parolado vic-ĝeneral-sekretario de UN Jan Eliasson alvokis urĝajn rimedojn por fini la sirian konflikton kaj malpliigi la nombron de rifuĝintoj.

Eliasson emfazis, ke la "terura" milito en Sirio devas esti frue finita, alie la sola gajninto estos "malespero kaj terorismo". Li montris, ke en la tuta mondo estas 240 milionoj da migrintoj kaj pli ol 50 milionoj da rifuĝintoj, kiuj devige iris el hejmlokoj. Estas "senprecedence" defiata la kapablo de la internacia komunumo en respondo al la krizo de rifuĝintoj.

En sia parolo turka prezidento Ahmet Davutoğlu alvokis, ke la internacia komunumo fondu sintezan dialogan mekanismon kaj fortigu kunlaboron por atingi la celon de UN solvi la demandon de rifuĝintoj antaŭ 2030.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas merkrede faris televidan parolon, emfazante, ke Palestino luktos plu kontraŭ Israelo.

Abbas diris, ke Israelo devas porti respondecon por senĉesa eskalado de la konflikto kun Palestino, kaj Palestino neniel fleksiĝos antaŭ okupado kaj agreso. Li asertis, ke israela politiko kaj atakoj de judaj setlantoj kontraŭ palestinanoj grave minacas pacon kaj stabilecon de la regiono.

Abbas akcentis, ke la palestina popolo havas la rajtojn pace rezisti kaj sin defendi per leĝaj kaj politikaj rimedoj. Li reasertis, ke la vera paco kaj stabileco povos esti realigita en la regiono de Palestino kaj Israelo, nur kiam estos fondita palestina ŝtato.

Usona prezidento Barack Obama merkrede anoncis, ke Usono planas sendi ĉirkaŭ 300 soldatojn al Kamerunio por respondi al minaco de Boko Haram kaj aliaj ekstremismaj grupoj. La soldatoj plenumos taskojn pri kolektado de informoj, kaj nun 90 el ili estas survoje al Kamerunio.

Obama diris en sia letero al la Kongreso, ke tiuj trupoj plenumos la taskojn de aeraj informoj, kontrolobservo kaj skoltado, kaj lunde ĉirkaŭ 90 soldatoj ekiris al Kamerunio. Li aldonis, ke tiuj trupoj garnizonos tie, ĝis kiam iliaj subtenoj ne estos bezonataj.

Josh Earnest, gazetara sekretario de la Blanka Domo, diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke Usono sendas soldatojn al Kamerunio por malebligi disvastigon de Boko Haram kaj aliaj ekstremismaj grupoj al Okcident-Afriko, kaj tiuj trupoj nek batalos nek reagos al krizokaza situacio, sed ili estas parto de la usona plano pri batalo kontraŭ Boko Haram en Okcident-Afriko.

Laŭ raporto de irana novaĵ-agentejo, merkrede la irana Kuratoreca Konsilio de Konstitucio aprobis la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando, ebenigante la vojon por efektivigo de la interkonsento.

Marde vespere irana prezidento Hassan Rouhani diris en sia televida parolado al la tuta lando, ke en la venonta semajno Irano oficiale komencos efektivigi la interkonsenton.

Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, merkrede diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj membrolandoj de UN por turni rezultojn de pintkunvenoj de UN en agojn.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis plenan kunvenon por diskuti pri labor-raporto de ĝenerala sekretario de UN.En sia parolo Liu diris, ke la kuranta jaro markas la 70an jariĝon de UN.En la pasintaj 70 jaroj UN atestis esploradon kaj praktikon de diversaj landoj por protekto de paco, akcelo de evoluo kaj strebo al kunlaboro.Li diris, ke la ĉina flanko laŭdas lastjarajn laborojn de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la sekretariejo.

Liu diris, ke dum sia ĉeesto al la pintkunvenoj de UN pri la 70-jariĝo de UN, ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikis politikojn kaj porpledojn de Ĉinio pri la internacia ordo kaj pri demandoj rilataj al la sorto de la homaro kaj ĉiuflanke konigis la koncepton de novtipaj internaciaj rilatoj kunkunlaboro kaj kungajno kiel la kerno. Li proponis establi partnerecon de egala traktado, interkompreno kaj konsiliĝo, krei sekuran situacion justan kaj kunhavatan, klopodi por la evolua perspektivo de malfermo, kreemo, amplekso kaj reciproka favoro, stimuli interŝanĝon inter malsamaj civilizacioj, establi ekologian sistemon, respekti la naturon kaj fari verdan disvolvadon, kaj tiel formi la ĝeneralan aranĝon. Tio heredas kaj plivastigas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj estas nova koncepto kaj nova perspektivo de laboro de UN en la estonteco.

Liu diris, ke la rezultoj de la pintkunvenoj montris direkton de la estonteco de la mondo kaj UN. Ĉinio volas labori kunaliaj membrolandoj por turni la rezultojn de la pintkunvenoj en agojn.

Finiĝis la novaĵoj!