Vizitantoj al Pekino ĝenerale komencas sian rondveturon ĉe la Placo Tian'anmen(Pordego de Ĉiela Paco), ĉar tio estas la koro de la nacio, la simbolo de la Popola Ĉinio. Ĉi tie prezidanto Mao Zedong proklamis la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko la 1-a de oktobro 1949. Ĉiutage, de mateno ĝis vespero, kaj precipe dimanĉe, sur la Placo svarmas popolamaso.
Tian'anmen-placo situas centre de la urbo Pekino, rekte antaŭ la iama Imperiestra Palaco aŭ la Malpermesita Urbo, kiel ĝin nomas eksterlandanoj. Tian'anmen-placo estas unu el la plej grandaj placoj en la mondo. Sur la 40-hektara Placo povas samtempe amasiĝi duonmiliono da homoj. Norde ĝin borderas la vermiljonaj palacaj muroj kaj la Pordegturo de Tian'anmen, kiu donas al la Placo sian nomon. Sude de la Placo estas Qianmen(Fronta Pordego), du-tura pordego, kiu anataŭe interligis la nordan kaj sudan partojn de la urbo. Ĉi tiuj pordegturoj, konstruitaj en la 17a jarcento, prezentas tipan klasikan ĉinan arkitekturon. Nun, tamen, la Placo havas ĉe siaj flankoj masivajn modernajn konstruaĵojn. Okcidente staras la Popola Halo, kie okazas la Tutlanda Popola Kongreso, kaj oriente staras la Muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio. En la nove konstruita Memorhalo al Prezidanto Mao kuŝas la restaĵoj de la forpasinta prezidanto Mao Zedong en kristata kesto. Ĉirkaŭ ĉi tiu majesta halo estas ĝardenareo kun ĉiamverdaĵoj kaj florplantoj.
Meze de la Placo staras la Monumento al la Popolaj Herooj 38 metrojn alta. La obeliska fusto estas el malvokolora granito. Sur la antaŭo estas ora surskribo de prezidanto Mao Zedong: "Senmortaj Estas la Popolaj Herooj". Sur la malantaŭo surskribo de la antaŭa ĉefministro Zhou Enlai omaĝas al la herooj, kiuj oferis sian vivon en la liberigaj militoj kaj en la popola revolucio ekde la sinsekvaj bataloj post la Opia Milito de 1840 por nacia sendependeco kaj la libereco kaj feliĉo de la popolo.
La obelisko staras rekte sur duobla plinto. La malsupra, pligranda plinto estas ormamita per blankmarmora bareliefo prezentanta scenojn el gravaj revoluciaj eventoj en la pasintaj cent jaroj: Jintian-leviĝo en Guangxi-provinco de la Tajping-a Ĉiela Regno en 1851. Wuchang-leviĝo en Hubei-provinco, kiu markis la komencon de la demokratia Revolucio de 1911 gvidita de doktoro Sun Jatsen kaj faliginta la lastan feŭdan dinastion, la kontraŭimperiisma kaj kontraŭ-feŭdisma Movado de la Kvara de Majo en 1919, la rezistado kontraŭ la japana agreso en la 30-aj kaj 40-aj kaj la sensacia transiro trans Jangzi-rivero en 1949 fare de la Popola Liberiga Armeo, kiu sonorigis la finon por la reakcia regado de Ĉiang Kajŝek. Du platformoj, unu super la alia, ĉirkaŭas la bazon de la cenotafo, ambaŭ interplektitaj per gracie gravuritaj balustradoj el blanka marmoro.
Estas malfacile priskribi la grandiozan majestecon de la Pordegturo de Tian'anmen. Oni devas ĝin vidi propra-okule. La pordego havas masivan ruĝe farbitan ŝtonbazon, supre estas impona ligna konstruaĵo kun dutavola flavtegola tegmento. Ĝi, kun kvin trairejoj, servas kiel la ekstera enirejo al la Imperiestra Palaco. La mezan ekskluzive uzis la imperiestro dum la aliajn uzis reĝidoj kaj nobeloj. La Orakvo-rivereto, fosaĵo ĉe la bazo de la pordegturo, havas super si kvin marmorajn pontojn, unu por ĉiu trairejo. La pontojn gardas du ŝtonleonoj kaj du ŝtonkolonoj kun gravuritaj desegnoj de nuboj kaj drakoj. Ĉiuj tiuj konstruaĵoj kaj skulptaĵoj formas majstran artoverkon simbolantan potencon kaj belecon.
Dum Ming-(1368-1644) kaj Qing-(1644-1911)dinastioj, imperiestroj ĉiam oferis al la Dio de la Vojo antaŭ la pordegturo, antaŭ ol ili ekvojaĝis aŭ komencis militan ekspedicion. Alia granda okazaĵo estis la proklamo de imperiestra edikto. Dum ĉiuj altrangaj korteganoj genuis ĉe la bazo de la pordegturo, kun vizaĝo al la nordo, la imperiestra edikto estis tenata en la beko de ora fenikso skulptita el ligno kaj malsuprenigata de supre per ŝnuro el la pordegturo. Kutime oficistoj de la Departemento de Ritoj ricevis la edikton per ligna pleto kaj kopiigis ĝin sur pecojn de flava papero, kiujn oni poste liveris al diversaj partoj de la imperio. Ĉi tiu cerenomio estis nomata "Donado de Imperiestra Edikto per la Ora Fenikso". En malofta okazo la imperiestro mem aperis sur la pordegturo. Tiam li estis eskortata de multege da oficiroj kaj gardo-soldatoj—sceno de granda pompo.
Antaŭe la spaco antaŭ la Pordegturo de Tian'anmen estis malgranda. Mallarĝa vojeto, kun muroj ambaŭ-flanke, kondukis de Qianmen al Tian'anmen. Atinginte la Placon, oni tuj trovas sin vidalvide al la majesta Pordegturo. La tuta aranĝo celis impresi la popolon per la potenco de la imperiestro. Kiam Tian'anmen-Placo revenis en la manojn de la popolo en 1949, oni faris planon pligrandigi la areon, por ke ĝi respondu al sia popola karaktero.
Inter la falo de Qing-dinastio en 1911 kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Tian'anmen-Placo plurfoje fariĝis centro de popolamasa manifestacio. Unu el la plej famkonataj estas tiu okazinta la 4-an de majo 1919. Kvankam la Placo tiam havis nur proksimume kvinonon de sia nuna grandeco, la voĉo de la manifestacio eĥiĝis tra la vasta lando kaj mirigis la tutan mondon. Dek ses jarojn poste, je la 9-a de decembro 1935, Tian'anmen-Placo fariĝis atestanto de alia grandega manifestacio, ĉi-foje kontraŭ la japana invado. Tra la jaroj Tian'anmen-Placo iĝis indikilo pri la revolucia tradicio de la ĉina popolo. La Pordegturo de Tian'anmen estas bildigita en la Nacia Emblemo de Ĉinio, kiel ankaŭ sur ĉinaj monbiletoj kaj moneroj. Ankaŭ post la Liberiĝo Tian'anmen-Placo rolis kiel la centro de popolamasaj politikaj aktivadoj.