Suda kaj Sud-Sudano starigos senmilitecan landliman regionon
  2015-10-15 19:07:40  Yu Rongkang

La sudana novaĵ-agentejo ĵaŭde raportis, ke merkrede Sudano kaj Sud-Sudano konsentis starigi senmilitecan landliman regionon laŭ la propono de la Afrika Unio.

Defendaj ministroj de la du landoj renkontiĝis merkrede en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio kaj venis en akordon pri senmilitecigo de landlima regiono. Ili emfazis, ke la centra akso de la landlima senmiliteca regiono estas nur la limlinio inter armeoj de la du flankoj, sed ne la definitiva landlimo inter la du landoj. Vendrede en Kartumo la du ministroj pridiskutos la raporton pri senmiliteca regiono kaj komuna landlima kontrolo, kiun prezentis la provizora sekurectrupo de UN por Abybei.