Ĉina prezidanto renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro
  2015-10-15 20:37:03  Yu Rongkang
Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Hun Sen, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti Specialan Konferencon de Aziaj Politikaj Partioj pri la Silka Vojo.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun Kamboĝo laŭ strategia kaj longperioda konsidero, kaj la du flankoj devas plifortigi la rilatojn inter politikaj partioj, stabile antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron, akceli interhomajn interŝanĝojn kaj intensigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por grandigi strategian kunlaboron kaj forĝi nedetrueblan komunumon de kunhavata sorto.

Hun Sen diris, ke bone disvolviĝas la ampleksa strategia partnereco inter Kamboĝo kaj Ĉinio. Kamboĝo plenforte subtenas la iniciaton de prezidanto Xi pri la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento kaj volas partopreni en la rilata konstruado.