Novaĵoj (Oktobro 16)
  2015-10-16 16:34:54  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi promesas pli fortan subtenon por redukto de malriĉeco; EU deklaros nuligon de sankcioj kontraŭ Irano en la venonta lundo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede antaŭ la 23a Internacia Tago por la Eliminado de Malriĉeco ĉina prezidanto Xi Jinping promesis, ke la ĉina registaro lanĉos pli da subtenaj politikoj por liberigi 70 milionojnda homojel malriĉecoantaŭ 2020,

Parolante en la Tutmonda Malriĉec-Redukta kaj Disvolva Forumo en Pekino, Xi diris, ke Ĉinio volas partopreni en grandaj penoj kun la registaro kaj la publiko por fari malfacilan batalon kontraŭ malriĉeco.

En sia parolado, Xi tiris personajn spertojn en la 1960-aj jaroj, kiam li laboriskiel terkulturisto en malgranda vilaĝo en la nordokcidenta provinco Shaanxi kaj suferis kondiĉojn de malriĉa vivo en kampara Ĉinio.

Sed dum la pasintaj jardekoj, Ĉinio rimarkinde progresis en mildigo de malriĉeco.Ĉinio liberigis pli ol 600 milionojn da homoj el malriĉeco en la pasintaj 15 jaroj. La nombro okupis proksimume 70% de tutmondaj liberigitaj malriĉuloj.

La prezidanto diris, kemildigo de malriĉeco estos grava parto de la tagordo de Ĉinio post 2015.

La irana Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko raportis, ke irana vicprezidento kaj prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo Ali Akbar Salehi ĵaŭde diris, ke en la venonta lundo EU oficiale deklaros adopti la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando, kaj nuligi la sankciojn kontraŭ Irano, kaj Usono nuligos parton de sankcioj kontraŭ Irano.

En gazetara konferenco, Salehi diris, ke la irana delegacio vizitis Vienon ĵaŭde, kaj la Komuna Ampleksa Agadplano estos aprobita en la 19a de oktobro, se ĉio iros enorde. Se la plano estos aprobita, EU oficiale deklaros nuligon de la sankcioj kontraŭ Irano. Ankaŭ usona prezidento deklaros nuligon de parto de sankcioj kontraŭ Irano, kaj la restaj sankcioj estos portempe haltigitaj.Tio estas promeso de usona prezidento.

Ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg ĵaŭde bonvenigis la planon de Usono pri garnizono en Afganio post 2016, asertante, ke la plano ebenigos la vojon por kontinuaj operacoj de aliancanoj kaj partneroj de NATO en Afganio.

Usona prezidento Barack Obama tiutage anoncis, ke Usono konservos la garnizonon de 9 800 soldatoj en la plejparto de 2016, kaj restos 5 500 soldatoj en Afganio post 2016 por trejni la afganajn sekurectrupojn kaj helpi la batalon kontraŭ restaj fortoj de Al-Qaeda.

Stoltenberg faris deklaron, dirante, ke Usono decidis restigi grandan militan ekziston en Afganio post 2016 por krei kondiĉojn al kontinua agado de NATO en Afganio. En la venontaj kelkaj semajnoj NATO decidos la nombron de garnizono en Afganio kadre de la tasko de subteno al Afagnio.

Ĵaŭde la 70a Ĝenerala Asembleo de UN elektis Egiption, Japanion, Senegalion, Ukrainion kaj Urugvajon kiel nekonstantajn membrojn de la Sekureca Konsilio de UN por la periodo de 2016 ĝis 2017.

Nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN estas elektitaj per voĉdono en la Ĝenerala Asembleo, kaj ĉiu bezonas pli ol du trionojn da voĉoj. La nunaj kvin nekonstantaj membroj Litovio, Jordanio, Ĉadio, Ĉilio kaj Niĝerio servos ĝis la fino de la kuranta jaro. La nove elektitaj membroj sukcedos ilin en la 1a de januaro de 2016 kaj servos ĝis la fino de 2017.

Estro de departemento pri eksterlanda investo kaj ekonomia kunlaboro en la Komerca Ministerio de Ĉinio Zhou Liujun ĵaŭde diris, ke en antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la nefinanca rekta eksterlanda investo de Ĉinio kalkuliĝis al 87,3 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 16,5% ol en la sama periodo de la lasta jaro. La eksterlanda investo de Ĉinio tendencas al rapida disvolvado.

Ĵaŭde en Ĝenevo plenuma vic-ĝeneral-sekretario de UN Jan Eliasson urĝis Usonon kaj Rusion klopodi por paca intertraktado inter ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio.

Eliasson, kiu iris al Ĝenevo por la tutmonda konsiliĝo de la monda humanitara pintkunveno, diris en gazetara konferenco, ke Usono kaj Rusio devas ne nur fortigi kunordigon pri operacoj kontraŭ ekstremismaj grupoj en Sirio, sed ankaŭ pliigi politikan komunikadon por ke ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio frue revenu al la tablo de intertraktado, organizu transiran registaron kaj komencu konstitucian amendon.

Eliasson diris ankaŭ, ke kontinua milito kaj konflikto en Sirio povas profitigi nur terorismon. Por batali kontraŭ terorismo ĉiuj partioj devas montri politikan decidemon, frue fini la militon kaj reveni al la vojo de politika solvado de la siria krizo. Li aldonis, ke la Sekureca Konsilio de UN ankoraŭ ne adoptis rezolucion pri sendo de packonservaj trupoj al Sirio, kaj restas frue por diskuti pri tiu demando.

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la tutlandan batalhaltigan interkonsenton de Birmo.

La deklaro diris, ke kvankam iuj organizoj de Birmo ankoraŭ ne subskribis la interkonsenton, tamen ĝi reflektas sinceran deziron de la registaro, etnaj armitaj grupoj kaj la popolo de Birmo pri fino de konflikto kaj paca kunekzisto.

Ban urĝis ĉiujn koncernajn partiojn de la lando kune klopodi por krei pacan estontecon, kaj esperis, ke la ĝenerala elektado de Birmo okazonta novembre iros en fidinda kaj travidebla maniero.

Ĵaŭde en Nejpjido okazis ceremonio de subskribo de la interkonsento. Birma prezidento U Thein Sein, ĝenerala komandanto de la defenda armeo Min Aung Hlaing kaj gvidantoj de ok etnaj armitaj organizoj subskribis la interkonsenton atingitan post du-jara intertraktado.

Vendrede en Ĝakarto altrangaj oficialuloj de ĉinaj kaj indoneziaj konsorcioj subskribis interkonsenton lanĉi komunentreprenon por fervojo interliganta Ĝakarton kun Bandungo, ĉefurbo de la provinco Okcident-Javo. La entrepreno respondecos pri konstruado kaj funkciigo de la fervojo. Tio signas historian trarompon de Ĉinio en fervoja kunlaboro kun fremdaj landoj.

La fervojo dezajnita por la rapido de 300 kilometroj ĉiuhore longas 150 kilometrojn kaj estos konstruata ekde novembro de la kuranta jaro. La konstruo daŭros tri jarojn. La fervojo mallongigos la vojaĝon inter Ĝakarto kaj Bandungo de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj.

Finiĝis la novaĵoj!