Ĉinio kaj Indonezio kuninvestos fervojan projekton
  2015-10-16 15:18:44  Yu Rongkang

Vendrede en Ĝakarto altrangaj oficialuloj de ĉinaj kaj indoneziaj konsorcioj subskribis interkonsenton lanĉi komunentreprenon por fervojo interliganta Ĝakarton kun Bandungo, ĉefurbo de la provinco Okcident-Javo. La entrepreno respondecos pri konstruado kaj funkciigo de la fervojo. Tio signas historian trarompon de Ĉinio en fervoja kunlaboro kun fremdaj landoj.

La fervojo dezajnita por la rapido de 300 kilometroj ĉiuhore longas 150 kilometrojn kaj estos konstruata ekde novembro de la kuranta jaro. La konstruo daŭros tri jarojn. La fervojo mallongigos la vojaĝon inter Ĝakarto kaj Bandungo de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj.