Ban Ki-moon kondamnas militan konflikton en Buĵumburo
  2015-10-16 15:18:44  Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante militan konflikton en Buĵumburo, la ĉefurbo de Burundo, kaj urĝante la registaron tuj komenci enketon.

La deklaro diris, ke Ban kondolencas familiojn de la mortintoj kaj urĝas la burundan registaron tuj komenci enketon por konstati intencon de tiuj malnoblaj krimoj kaj puni la kulpulojn.

Okazis armita konflikto merkrede posttagmeze en Buĵumburo, kaj estis mortigitaj dek homoj, inkluzive de unu policano kaj unu radikalulo.