Funkciulo de UN alvokas klopodojn de Usono kaj Rusio por paco de Sirio
  2015-10-16 15:18:44  Yu Rongkang

Ĵaŭde en Ĝenevo plenuma vic-ĝeneral-sekretario de UN Jan Eliasson urĝis Usonon kaj Rusion klopodi por paca intertraktado inter ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio.

Eliasson, kiu iris al Ĝenevo por la tutmonda konsiliĝo de la monda humanitara pintkunveno, diris en gazetara konferenco, ke Usono kaj Rusio devas ne nur fortigi kunordigon pri operacoj kontraŭ ekstremismaj grupoj en Sirio, sed ankaŭ pliigi politikan komunikadon por ke ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio frue revenu al la tablo de intertraktado, organizu transiran registaron kaj komencu konstitucian amendon.

Eliasson diris ankaŭ, ke kontinua milito kaj konflikto en Sirio povas profitigi nur terorismon. Por batali kontraŭ terorismo ĉiuj partioj devas montri politikan decidemon, frue fini la militon kaj reveni al la vojo de politika solvado de la siria krizo. Li aldonis, ke la Sekureca Konsilio de UN ankoraŭ ne adoptis rezolucion pri sendo de packonservaj trupoj al Sirio, kaj restas frue por diskuti pri tiu demando.