Rekta eksterlanda investo de Ĉinio kreskis je 16,5%
  2015-10-16 19:31:09  Ma

Estro de departemento pri eksterlanda investo kaj ekonomia kunlaboro en la Komerca Ministerio de Ĉinio Zhou Liujun ĵaŭde diris, ke en antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la nefinanca rekta eksterlanda investo de Ĉinio kalkuliĝis al 87,3 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 16,5% ol en la sama periodo de la lasta jaro. La eksterlanda investo de Ĉinio tendencas al rapida disvolvado.