EU deklaros nuligon de sankcioj kontraŭ Irano
  2015-10-16 19:31:53  Ma

La irana Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko raportis, ke irana vicprezidento kaj prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo ali Akbar Salehi ĵaŭde diris, ke en la venonta lundo EU oficiale deklaros adopti la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando, kaj nuligi la sankciojn kontraŭ Irano, kaj Usono nuligos parton de sankcioj kontraŭ Irano.

En gazetara konferenco, Salehi diris, ke la irana delegacio vizitis Vienon ĵaŭde, kaj la Komuna Ampleksa Agadplano estos aprobita en la 19a de oktobro, se ĉio iros enorde. Se la plano estos aprobita, EU oficiale deklaros nuligon de la sankcioj kontraŭ Irano. Ankaŭ usona prezidento deklaros nuligon de parto de sankcioj kontraŭ Irano, kaj la restaj sankcioj estos portempe haltigitaj. Tio estas promeso de usona prezidento.