Ban Ki-moon bonvenigas batalhaltigan interkonsenton de Birmo
  2015-10-16 19:31:53  Ma

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la tutlandan batalhaltigan interkonsenton de Birmo.

La deklaro diris, ke kvankam iuj organizoj de Birmo ankoraŭ ne subskribis la interkonsenton, tamen ĝi reflektas sinceran deziron de la registaro, etnaj armitaj grupoj kaj la popolo de Birmo pri fino de konflikto kaj paca kunekzisto.

Ban urĝis ĉiujn koncernajn partiojn de la lando kune klopodi por krei pacan estontecon, kaj esperis, ke la ĝenerala elektado de Birmo okazonta novembre iros en fidinda kaj travidebla maniero.

Ĵaŭde en Nejpjido okazis ceremonio de subskribo de la interkonsento. Birma prezidento U Thein Sein, ĝenerala komandanto de la defenda armeo Min Aung Hlaing kaj gvidantoj de ok etnaj armitaj organizoj subskribis la interkonsenton atingitan post du-jara intertraktado.