UN alvokis akceli nuligon de malsato
  2015-10-17 16:00:59  Xiong Linping

La 16a de oktobro estas la Monda Tago de Nutraĵo. La Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) tiutage okazigis aktivadon en la Monda Ekspozicio en Milano, Italio, kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alvokis akceli nuligon de malsato.

En sia salutparolado en la aktivado Ban Ki-moon diris, ke malsato signifas ne sole mankon de nutraĵo, sed krome fenomeon de maljusteco, kaj pro tio necesas lanĉi tutgloban kampanjon nuligi malsaton.

Kaj la itala prezidento Sergio Mattarella parolis, ke nur se UN agos, eblos garantii nutraĵan sekurecon kaj daŭripovan utiligon de naturaj resursoj.