Turkio kaj EU atingis rudimentan interkonsenton por mildigi la krizon de rifuĝintoj
  2015-10-17 16:21:05  Xiong Linping

La 16an de oktobro la turka eksterafera ministro Feridun Sinirlioglu informis en Ankaro, ke Turkio kaj Eŭropa Unio (EU) jam atingis rudimentan interkonsenton por mildigi la krizon de rifuĝintoj.

Tiutage en la gazetara konferenco Sinirlioglu diris, ke laŭ la rudimenta interkonsento, EU en la unua jaro post la ekkunlaboro de la du flankoj liveros monrimedojn de tri miliardoj da eŭroj por mildigi la nuna krizon de rifuĝintoj.

Sinirlioglu reasertis, ke por malstreĉi la premon alportitan de siriaj rifuĝintoj, necesu establi "sekurecan zonon" kaj "zonon fluge malpermesitan" flanke de Sirio ĉe la landlimo inter Turkio kaj Sirio. Li ankaŭ alvokis, ke la internacia komunumo antaŭenpuŝu politikan solvon de la siria krizo.