Wu Baina: la vizito de Xi Jinping malfermu "oran epokon" de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio
  2015-10-17 17:32:23  Xiong Linping

La 16an de oktobro, en la gazetara konferenco pri tio, ke prezidanto Xi Jinping baldaŭ faros ŝtataferan viziton al Britio, la ĉina ambasadoro en Britio Wu Baina diris, ke tiu ĉi vizito estos grava meljoŝtono dum la "ora jaro" de Ĉinio kaj Britio, kaj li atendas, ke tiu "ora vizito" povos malfermi "oran epokon" de la ĉina-brita kunlaboro kaj interŝanĝo.

Wu Baina informis, ke la gravecon de tiu ĉi vizito povas montri la jenaj tri punktoj: unue, tiu ĉi vizito povos manifesti la malfermecon de Britio al Ĉinio; due, tiu ĉi vizito metos firman fundamenton por la dulanda estonta kunlaboro en financo; kaj trie, dum la vizito videblos opinia interŝanĝo pri gravaj problemoj de la nuna mondo.

Wu Baina komparas la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio kun la tri piedoj de dingo (antikva tri- aŭ kvarpieda bronza kuirkaldrono de Ĉinio kun du ringoformaj ansoj). "Ĉina dingo havas tri piedojn, dume la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio havas ankaŭ tri gravajn kolonojn: la unua estas la ligo inter la dulandaj registaroj, la dua, la ligo en financa kampo, kaj la tria, la ligo inter homoj kaj homoj."