Sirio komencis kontraŭatakon sub la helpo de rusa aerarmeo
  2015-10-17 17:32:23  Xiong Linping

La 16an de oktobro Andrey Kartapolov, estro de la Ĝenerala Buroo por Operacoj sub la Ĉefstabejo de la Rusaj Armitaj Fortoj, diris, ke sub la helpo de rusa aeratakado la siria registara armeo komencis kontraŭatadon en la tuta lando.

En la gazetara konferenco, kiu okazis tiutage en Moskvo, Kartapolov diris, ke la aeratakado far Rusio al la teroristaj fortoj en la teritorio de Sirio akiris grandan frukton, kaj en la helpo de rusa aeratakado la siria registara armeo komencis kontraŭatakon en la tuta lando, precipe en la norda parto de Sirio, kaj reprenis kelkajn loĝlokojn de la manoj de teroristaj fortoj.

Kartapolov informis, ke en la 30a de septembro Rusio komencis aeran atakon al celoj de "Islama Ŝtato", kaj de tiam la rusa aerarmeo 670 fojojn sendis batalaviadilojn sume, por aerataki teroristajn fortojn, kaj 450 celoj estis atakitaj, kaj multaj aliaj militaj instalaĵoj kaj bataliloj.