La sesa sesio de la Forumo Xiangshan okazis en Pekino
  2015-10-17 17:50:19  Xiong Linping

La 17an de oktobro inaŭguriĝis la sesa sesio de la Forumo Xiangshan. Al la sesio ĉeestis ĉirkaŭ kvin cent ŝtatoficistoj, sciencistoj el kvardek naŭ landoj kaj kvin internaciaj organizaĵoj por kune diskuti pri azipacifika sekureco.

Laŭ Huang Baifu, vicsekretario de la Sekretariejo de la sesa sesio de la Forumo Xiangshan kaj vicprezidanto de la Ĉina Instituto pri Internacia Strategio, kompare kun la antaŭaj, tiun ĉi sesion karakterizas "pli multaj landoj partoprenantaj" kaj "pli granda skalo".

Laŭinforme, ĉi-foje dek ses landoj sendis siajn nacidefendajn ministrojn al la sesio, kaj krome, Usono, Britio, Francio, Germanio kaj Japanio, kiuj pasintjare ne sendis siajn rangajn oficistojn, ĉi-foje ekspedis siajn oficialajn delegaciojn al la sesio.