Wang Yi parolis pri kelkaj problemoj de la nuna ĉina diplomatio rilate al Eŭropo
  2015-10-17 19:08:48  Xiong Linping

La 16an de oktobro, kiam la ĉina eksterafera ministro Wang Yi baldaŭ finis sian oficialan viziton al Ĉeĥio, Pollando kaj Bulgario, li akceptis intervjuon de ĉina amaskomunikilo.

Wang Yi diris, ke lia vizito al la tri landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo baziĝis sur tiu grava fono: lastatempe inter Ĉinio kaj Britio, Francio kaj Germanio okazis serio da densaj interagoj altrangaj. Li sugestis, ke diplomatia agado de Ĉinio rilate al Eŭropo estas ĉiudimensia kaj fronta al ĉiuj eŭropaj landoj; Ĉinio ne nur atentas la rilatojn kun tiuj tri grandaj landoj, Britio, Francio kaj Germanio, sed ankaŭ tiujn de la aliaj eŭropaj landoj.

Wang Yi diris, ke alia celo de lia vizito al tiuj tri landoj estas fari preparon por la kvara renkontiĝo de gvidantoj el Ĉinio kaj mez- kaj orienteŭropaj landoj, kiu okazos venontmonate en Ĉinio. Li informis, ke la nova kunlabora modelo 16 + 1 estas iniciatita de Ĉinio kaj pli kaj pli atentata de la internacia komunumo.

Wang Yi asertis, ke post tri jaroj da klopodado, la medolo 16 + 1 jam estas konata, la tendenco jam formiĝis, la mekanismo ankaŭ stariĝis; la ideo, "unu zono kaj unu vojo", proponita de prezidanto Xi Jinping, aldonis novan dinamikon al la kunlaboro 16 + 1; kaj dum la vizito gvidantoj de tiuj tri landoj ĉiuj esprimis subtenon kaj partoprenon por "unu zono kaj unu vojo".

Wang Yi diris, ke pasintjare prezidanto Xi Jinping vizitis la ĉefstabejon de Eŭropa Unio, kaj la du flankoj atingis gravan komprenon, tio estas, konstrui la kvar partnerajn rilatojn nomatajn per paco, kresko, reformo kaj civilizo, ĉar tiuj kvar rilatoj estas historia procezo de la homa socio kaj certe donos grandan kaj profundan influon al la evoluo kaj ŝanĝiĝo de la internacia situacio.