La dialoga kaj kunlabora mekanismo Lancang-Mekong oficiale lanĉiĝos venontmonate
  2015-10-18 16:37:36  Xiong Linping

La 17an de oktobro Zhang Jiuhuan, vicprezidanto de la Ĉina Asocio por Publika Diplomatio kaj ĉina eksambasadoro en Tajlando, diris al ĉinaj kaj tajlandaj amaskomunikiloj, ke la dialoga kaj kunlabora mekanismo Lancang-Mekong oficiale lanĉiĝos novembre de ĉi jaro, kaj la celo estas fari el la ses landoj ĉe la baseno de la rivero Lancang-Mekong unu sortkomunumon, kiun karakterizas egaleco kaj kunprofito, solidareco kaj kunagado, evoluado kaj kungajno.

Tiutage en la kunsido de ĉinaj kaj tajlandaj amaskomunikilistoj okazinta en Bangkoko Zhang Jiuhuan diris, ke la dialoga kaj kunlabora mekanismo Lancang-Mekong politike klopodas fortigi interfidon kaj interkomprenon kaj defendi pacon kaj stabilecon, ekonomie akceli daŭripovan evoluigon, redukti malriĉecon, kaj mallongigi evoluan distancon inter tiuj landoj, kulture intensigi kulturan interŝanĝon, oftigi migradon kaj intimigi homojn kun homoj.