Ban Ki-moon alvokis kunlaboron por nuligi malriĉecon kaj diskrimacion
  2015-10-18 16:37:36  Xiong Linping

La 17an de oktobro, nome la Internacia Tago por Elimini Malriĉecon, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris salutparoladon. Li alvokis, ke, klopodante realigi en 2030 daŭripovan evoluigon, oni manon ĉe mano kunlaboru por elimini malriĉecon kaj diskriminacion.

Ban Ki-moon diris, ke la ĉi-jara temo de la Internacia Tago por Elimini Malriĉecon estas "formi estontecon de daŭripova evoluigo: kune elimini malriĉeon kaj diskriminacion". Li emfazis, ke oni devas pli atenti tiujn membrojn de la homara familio, kiuj estas forpelitaj kaj randigitaj.