Medvedev: militiri al Sirio estas por defendi bonon de la ŝtato
  2015-10-18 16:37:36  Xiong Linping

La 17an de oktobro la rusa ĉefministro Medvedev akceptis intervjuon de rusa amaskomunikilo, tiam li diris, ke Rusio faras operacojn en Sirio ne por protekti iun konkretan gvidanton, sed temas pri bono de la ŝtato kaj pri batalo kontraŭ terorismo.

Medvedev refutis la argumenton starigitan de iuj amaskomunikiloj, ke Rusio faras operacojn en Sirio por protekti la sirian prezidento Bashar. Li substrekis: "Pri tio la prezidento jam diris. Se oni ne ekstermus tie teroristojn, ili venus en Rusion. Kaj la dua punkto estas tio, ke ni ricevis la peton de la leĝa potenco, nome Sirio."