La Forumo Xiangshan utilas por pace solvi disputon
  2015-10-18 17:56:41  Xiong Linping

La 17an de oktobro Frederck Padilla, estro de la usona oficiala delegacio por la sesa sesio de la Forumo Xiangshan kaj direktoro de la usona Nacidefenda Universitato, akceptis intervjuon de ĉina raportisto. Li diris, ke Usono subtenas la organizadon de la Forumo Xiangshan far Ĉinio, tiu ĉi platformo akcelis dialogon kaj konsilon de diversaj landoj kaj utilas por pace solvi disputon ĉe iuj landoj.

Padilla diris: "Tiu ĉi platformo estas tre grava kaj fruktdona. Ĉi tie ni aŭskultis multajn voĉojn el diversaj flankoj, kaj komprenis, kie sin kaŝas problemo. Ni kolektiĝis ne por doni al ni mem hejmecon, sed por kompreni nin. Li diris ankaŭ, ke por solvi la problemon de la Suda Ĉina Maro plej gravas teni sin en interŝanĝo kaj dialogo kaj fine serĉi rimedon pace solvi.