Novaĵoj (Oktobro 19)
  2015-10-19 18:03:39  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas lundo, la 19a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Britio malfermos oran epokon de interrilatoj; Eŭropa Unio adoptis leĝan kadron por nuligo de sankcioj kontraŭ Irano. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo kaj vi aŭdos intervjuon kun franca esperantistino pri vojaĝo en Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe antaŭ sia ŝtata vizito al Britio ĉina prezidanto Xi Jinping estis intervjuita de la brita novaĵ-agentejo Reuters. Xi diris, ke li atendas diskuton kun britaj gvidantoj kaj amikoj el diversaj rondoj pri evoluado de la dulandaj rilatoj, kaj ili ellaboros vojmapon de la interrilatoj por la estonta periodo, aldonos movforton al praktika kunlaboro sur diversaj kampoj kaj kune malfermos "oran epokon" de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio.

Xi montris, ke en la lastaj jaroj malrapidiĝis la monda ekonomia kresko, sed kontinue disvolviĝis la kunlaboroj investaj, ekonomiaj kaj komercaj inter la du landoj. Kaj multaj grandaj planoj de la brita registaro kongruas kun la ĉina iniciato pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj aliaj ĉinaj planoj. Laŭ la koncepto de amplekseco, malfermo, kunlaboro kaj komuna gajno Ĉinio volas klopodi kun Britio por altigi kunlaboran nivelon, pliigi kunlaborajn terenojn kaj pli multe profitigi la du popolojn.

Pri la duflanka financa kunlaboro, Xi diris, ke la financa kunlaboro, kiu frue komenciĝis kaj rapide disvolviĝis, havas grandan potencialon kaj marŝas antaŭen en diversaj kampoj. Se estos kondiĉo, Ĉinio volus aktive konsideri plifortigon de interligo kaj interlaboro de la dulandaj financaj merkatoj.

Parolante pri la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Xi diris, ke la banko celas akceli infrastrukturan konstruadon kaj interligon de la regiono kaj profundigi regionan kunlaboron. Ĉinio pozitive taksas kaj bonvenigas la membriĝon de Britio al la banko.

Rilate la malrapidiĝon de la ĉina ekonomia kresko, Xi diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio kreskis je 7%, kongrue kun la anticipo de la tutjara kresko kaj plej rapide inter ĉefaj ekonomioj de la mondo. Estas normale, ke la ekonomio kreskas iam rapide kaj iam malrapide.

Cetere, Xi respondis demandojn pri klimata ŝanĝiĝo, la suvereneco de la Suda Ĉina Maro kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ korupto.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, dimanĉe diris, ke Ĉinio bonvenigas validiĝon de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo en la difinita tempo, kaj esperas, ke ĉiuj rilataj partioj akcelos plenumadon de la interkonsento. Por tio ankaŭ Ĉinio aktive klopodos plu.

La Ŝtata Buroo de Statistiko lunde publikigis donitaĵojn. Laŭ unua taksado, la ĉina ekonomio kalkuliĝis al 48.78 duilionoj da juanoj en la antaŭaj tri trimestroj, je 6,9% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

La ekonomio kreskis per 7%, 7% kaj 6,9% respektive en la unua,dua kaj tria trimestroj. Hu Kaihong, proparolanto de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris tiutage en gazetara konferenco, ke ĝenerale la ekonomio funkciis stabile kaj tendencis al bona disvolvado.

Eŭropa Unio dimanĉe adoptis leĝan kadron por nuligo de sankcioj, aplikitaj kontraŭ Irano pro ĝia nuklea demando. EU emfazis, ke la leĝa kadro validiĝos, nur kiam Irano komplete efektivigos la ampleksan interkonsenton pri la nuklea demando kaj akiros agnoskon de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

EU diris, ke la leĝa kadro havas difinon pri nuligo de ekonomiaj kaj financaj sankcioj kontraŭ Irano. Ĉiuj partioj devas garantii fruan efektivigon de la ampleksa interkonsento, kaj EU faros ĉiujn preparojn por tio.

Laŭ la komuna deklaro de supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Frederica Mogherini kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif, la 18a de oktobro estis la ŝlosila nodo de la ampleksa interkonsento atingita antaŭ tri monatoj kaj signifis la finon de la 90-taga adopt-periodo.

Ekde 2006, okcidentaj landoj efektivigis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Irano pro tio, ke Irano disvolvis nukleajn armilojn, kaj la Sekureca Konsilio de UN adoptis kelkajn rezoluciojn pri sankcioj kontraŭ Irano.

Ekde januaro de 2014 EU portempe haltigis partajn sankciojn kontraŭ Irano, kio estis rigardata kiel cedo por efektivigo de la transira interkonsento, subskribita de Irano kaj la ses potencaj landoj en novembro de 2013.

La ĵurnalo Rodong Sinmun, organo de la Korea Laborista Partio, dimanĉe raportis, ke lastatempe la nord-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, publikigis deklaron, alvokante, ke Usono subskribu pacan interkonsenton.

La ministerio sabate publikigis deklaron, dirante, ke estas du vojoj por certigo de paco en la Korea Duoninsulo. Unu estas simila al la malvarma milito, nome Nord-Koreio amplekse fortigu defendan forton kun nuklea forto kiel la kerno por bremsi la pliiĝantan nuklean minacon kaj militan provokon el Usono. Kaj la alia estas, ke Usono rezignu malamikan politikon, reagu al la nord-korea propono subskribi pacan interkonsenton kaj revenigu veran kaj kontinuan pacon sur la bazo de fido.

Belgaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke Elzbieta Karska, ĉefo de la laborgrupo de UN por sendependa enketo en Belgio, lastatempe diris en anonco, ke la proporcio de la aliĝo de belgaj civitanoj al terorismaj grupoj estas la plej alta en eŭropaj landoj. Li urĝis la belgan registaron ellabori tutlandan planon por malpliigi la nombron de belgaj aliĝintoj al terorismaj grupoj en Sirio kaj Irako.

Karska diris, ke laŭ la rezulto de unua enketo, ekde 2010 ĉirkaŭ 500 belgoj vojaĝis al Irako aŭ Sirio por batali. Almenaŭ 207 el ili ankoraŭ aktivas kiel militantoj, 77 jam mortis, 128 revenis al Belgio, kaj 62 ne povis sukcese aliĝi.

La Pentagono anoncis dimanĉe, ke Sanafi Al-Nasr, plej altranga gvidanto de la grupo Khorasan, filio de Al-Qaeda, estis mortigita en la lastatempa aeratako de la alicancita armeo sub la gvidado de Usono.

La Pentagono diris en sia deklaro, ke en la 15a de oktobro la aeratako mortigis lin en nordokcidenta Sirio.

La Pentagono diris, ke tiu operaco donis gravan baton al la plano de la grupo Khorasan pri atako al Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kaj refoje pruvis, ke tiuj, kiuj intencas malutili al Usono, ne estas neatingeblaj.

La grupo Khorasan konsistas el pakistanaj kaj afganaj prestiĝaj membroj de Al-Qaeda kaj varbas novajn membrojn el Mez-Oriento por atakoj al iliaj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!