Ĉinio oponas adorviziton de japanaj altaj oficistoj al la sanktejo Yasukuni
  2015-10-19 20:09:00  Xiong Linping

La 19an de oktobro en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio absolute oponas adorviziton de japanaj altaj oficistoj al la sanktejo Yasukuni, urĝante al Japanio fari rigardon kaj introspekton al la agresa historio.

Laŭraporte, dum la aŭtuna regula oferado en la sanktejo Yasukuni, iuj japanaj altaj oficistoj faris adorviziton al la sanktejo, kaj la japana ĉefministro Abe Shinzo oferis "sakaki" al ĝi.

"En la sanktejo Yasukuni apoteoze konserviĝas A-klasaj militkrimuloj el la dua mondmilito, kiuj portas respondecon pri la agresa milito, kaj ni de ĉiam firme protestas kontraŭ tiu erara konduto de japanaj altaj oficistoj," diris Hua Chunying.