Gvidanto de Al-Qaeda, mortigita en usona aeratako en Sirio
  2015-10-19 15:53:34  Yu Rongkang
La Pentagono anoncis dimanĉe, ke Mohsen Adballah Ibrahim al Charekh, plej altranga gvidanto de la grupo Khorasan, filio de Al-Qaeda, estis mortigita en la lastatempa aeratako de la alicancita armeo sub la gvidado de Usono.

La Pentagono diris en sia deklaro, ke en la 15a de oktobro la aeratako mortigis Charekh, konatan ankaŭ kiel Sanafi Al-Nasr, en nordokcidenta Sirio.

La Pentagono diris, ke tiu operaco donis gravan baton al la plano de la grupo Khorasan pri atako al Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kaj refoje pruvis, ke tiuj, kiuj intencas malutili al Usono, ne estas neatingeblaj.

La grupo Khorasan konsistas el pakistanaj kaj afganaj prestiĝaj membroj de Al-Qaeda kaj varbas novajn membrojn el Mez-Oriento por atakoj al iliaj landoj.