UN urĝas Belgion reteni aliĝon de civitanoj al terorismaj grupoj
  2015-10-19 15:56:39  Yu Rongkang

Belgaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke Elzbieta Karska, ĉefo de la laborgrupo de UN por sendependa enketo en Belgio, lastatempe diris en anonco, ke la proporcio de la aliĝo de belgaj civitanoj al terorismaj grupoj estas la plej alta en eŭropaj landoj. Li urĝis la belgan registaron ellabori tutlandan planon por malpliigi la nombron de belgaj aliĝintoj al terorismaj grupoj en Sirio kaj Irako.

Karska diris, ke laŭ la rezulto de unua enketo, ekde 2010 ĉirkaŭ 500 belgoj vojaĝis al Irako aŭ Sirio por batali. Almenaŭ 207 el ili ankoraŭ aktivas kiel militantoj, 77 jam mortis, 128 revenis al Belgio, kaj 62 ne povis sukcese aliĝi.

Karska diris, ke la rezulto de la enketo montris, ke tiuj aliĝintoj estas averaĝe 23-jaraj, kaj pliiĝas la nombro de virinoj.