Novaĵoj (Oktobro 20)
  2015-10-20 17:18:57  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 20a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Londonon por ŝtata vizito al Britio; ses potencaj landoj kaj Irano okazigis la unuan kunvenon de komuna komitato lunde en Vieno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Londonon por ŝtata vizito al Britio.

Je la 8a horo nokte laŭ la loka tempo, ĉe la flughaveno de Londono, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de vicgrafo Viscount Hood, reprezentanto de brita reĝino, kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la registaro kaj popolo de Britio. Li diris, ke Ĉinio kaj Britio ambaŭ havas longan historion kaj brilan kulturon kaj faris apartan kontribuon al progreso de la homaro. La kuranta jaro estas la komenco de la dua jardeko de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Britio. Profundigi la dulandajn rilatojn konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. Li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun britaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj vaste kontaktiĝi kun personoj el diversaj rondoj de Britio, por profitigi la du popolojn kaj kune fari novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Londono estas la unua stacio de lia vizito, kaj poste li vizitos Manchester.

Lunde ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli akcentis en Pekino, ke disvolvado de la ĉina ekonomio estas en nova normalo, kaj la tuta lando devas akceli efektivigon de la strategio pri disvolvado akcelata de novigo, antaŭenpuŝi amasan entreprenadon kaj novigon en pli granda sfero, sur pli alta nivelo kaj en pli profunda grado kaj akceli daŭripovan sanan disvolvadon de la ekonomio.

Tion li diris, kiam li ĉeestis altnivelan forumon pri amasa entreprenado kaj novigo 2015 en Pekino.

La ses potencaj landoj kaj Irano okazigis la unuan kunvenon de la komuna komitato lunde en Vieno. Cheng Jingye, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, ĉeestis la kunvenon.

Cheng diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando validiĝis en difinita tempo en la 18a de tiu ĉi monato, kio estis rezulto de la komuna penado de la sesopo kaj Irano. Ĉiuj partioj montris fortajn politikajn subtenojn al la interkonsento per efektivaj agoj, kaj tio firmigis la fidon de la internacia komunumo pri kompleta, longperioda kaj konvena solvado de la irana nuklea demando kaj kreis favorajn kondiĉojn por efektivigo de la interkonsento. Li aldonis, ke ĉiuj partioj devas subteni politikan volon, efektive plenumi siajn promesojn kaj antaŭenpuŝi efektivigon de la interkonsento. Ĉinio konstrueme partoprenos plu en la preparo por efektivigo de la interkonsento kaj klopodos por antaŭenpuŝi la transformiĝon de la pezakva reaktoro Arak.

Speciala Kunordiganto de UN al Libano Sigrid Kaag diris lunde, ke UN instigas la internacian komunumon doni pli da urĝaj helpoj al la siriaj rifuĝintoj kaj vundeblaj libanaj komunumoj.

La speciala kunordiganto diris en deklaro post vizito al la norda regiono Akkar, ke siriaj rifuĝintoj for de siaj hejmlokoj kaj la patrolando alfrontas nekredeble malfacilajn kondiĉojn.

La deklaro aldonis, ke la oficialulo renkontiĝis kun lokaj aŭtoritatoj en Halba kaj diskutis kun ili pri politikaj kaj sociekonomiaj defioj kaj la efiko de la siria krizo.

Kaag laŭdis la malavarecon de la libanaj komunumoj, kiuj gastigas la siriajn rifuĝintojn malgraŭ la malfacila ekonomia situacio. Ŝi diris, ke ŝi estis profunde impresita, ke la malavarecon kaj subtenon ili ricevas el la loĝantoj de Akkar, kiuj vivas en la malfacilaj cirkonstancoj.

Proparolanto de la jemena registaro Rajeh Badi diris lunde en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, ke la jemena registaro konsentis rekomenci pacan intertraktadon kun la ŝijaista grupo Houthi kadre de la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN.

Rajeh Badi diris, ke reprezentantoj de la jemena registaro kaj Houthi kunvenos en Ĝenevo en la fino de tiu ĉi monato por diskuti pri efektivigo de la rezolucio 2216, adoptita de la Sekureca Konsilio de UN en aprilo de la kuranta jaro.

La saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage publikigis deklaron, bonvenigante la rekomencon de paca intertraktado. Ĝi diris, ke tio estas grava paŝo al realigo de sekureco kaj stabileco en Jemeno.

Lunde la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado publikigis raporton, alvokante, ke ĉiuj landoj subtenu longperiodan investon al ekspluato de progresintaj teknikoj.

Donitaĵoj de la organizo montris, ke en 2015 Usono, Japanio kaj Sud-Koreio havas konsiderindan antaŭecon en publika investo al avangardaj teknikoj pri novaj materialoj, sanprotekto, informa komuniko kaj aliaj kampoj. La sud-korea elspezo por scienca esploro duobliĝis de post 2000 kaj atingis 1,2% de la malneta enlanda produkto en 2014.

Samtempe multaj evoluintaj ekonomioj ene de la organizo haltigis la publikan elspezon por scienca esploro. En 2014, la averaĝo de publika elspezo de la membroj de la organizo kalkuliĝis al malpli ol 0,7% de la malneta enlanda produkto.

Almenaŭ 11 homoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj estis mortigitaj kaj 22 aliaj vunditaj en bombatako al pasaĝerbuso en la pakistana sudokcidenta urbo Quetta lunde nokte.

La pakistana polico diris, ke la atako okazis en pasaĝer-transporta stacio en la urbo Quetta de la provinco Balochistan. Prokrasta bombo metita en la buso estis eksplodigita, kiam ekiris la veturilo kun ĉirkaŭ 40 pasaĝeroj.

Policanoj kaj savantoj tuj rapidis al la okazejo. La vunditoj estis transportitaj al proksima hospitalo. Ok el ili estis grave vunditaj.

Lunde vespere en la germana orienta urbo Dresden okazis grandskala manifestacio, protestante kontraŭ la eniro de granda nombro da rifuĝintoj. La nombro de manifestaciantoj protestantaj kontraŭ la rifuĝintoj kaj oponantaj kontraŭ ksenofobio kalkuliĝis al 30 miloj.

La ksenofoboj opiniis, ke la rifuĝintoj malordigos la merkaton de dundado kaj batos la kulturon, dum la oponantoj intencis komuniki alian voĉon, defendi la bonvenigan kulturon de Germanio.

Finiĝis la novaĵoj!