UN alvokas pli da helpoj al siriaj rifuĝintoj
  2015-10-20 15:41:15  Yu Rongkang

Speciala Kunordiganto de UN al Libano Sigrid Kaag diris lunde, ke UN instigas la internacian komunumon doni pli da urĝaj helpoj al la siriaj rifuĝintoj kaj vundeblaj libanaj komunumoj.

La speciala kunordiganto diris en deklaro post vizito al la norda regiono Akkar, ke siriaj rifuĝintoj for de siaj hejmlokoj kaj la patrolando alfrontas nekredeble malfacilajn kondiĉojn.

La deklaro aldonis, ke la oficialulo renkontiĝis kun lokaj aŭtoritatoj en Halba kaj diskutis kun ili pri politikaj kaj sociekonomiaj defioj kaj la efiko de la siria krizo.

Kaag laŭdis la malavarecon de la libanaj komunumoj, kiuj gastigas la siriajn rifuĝintojn malgraŭ la malfacila ekonomia situacio. Ŝi diris, ke ŝi estis profunde impresita, ke la malavarecon kaj subtenon ili ricevas el la loĝantoj de Akkar, kiuj vivas en la malfacilaj cirkonstancoj.

La speciala kunordiganto vizitis ankaŭ bazon de la libana armeo en Chadra.

"La libana armeo ludas ŝlosilan rolon en protekto de la libana landlimo en tre defia tempo," ŝi diris, substrekante la neceson de daŭra internacia subteno al la armeaj fortoj.