Jemena registaro konsentas pri paca intertraktado kun Houthi
  2015-10-20 15:41:15  Yu Rongkang

Proparolanto de la jemena registaro Rajeh Badi diris lunde en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, ke la jemena registaro konsentis rekomenci pacan intertraktadon kun la ŝijaista grupo Houthi kadre de la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN.

Rajeh Badi diris, ke reprezentantoj de la jemena registaro kaj Houthi kunvenos en Ĝenevo en la fino de tiu ĉi monato por diskuti pri efektivigo de la rezolucio 2216, adoptita de la Sekureca Konsilio de UN en aprilo de la kuranta jaro.

La saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage publikigis deklaron, bonvenigante la rekomencon de paca intertraktado. Ĝi diris, ke tio estas grava paŝo al realigo de sekureco kaj stabileco en Jemeno.

La unua intertraktado pri la jemena demando finiĝis en Ĝenevo en la 19a de junio, tamen ĉiuj partioj ne povis akordiĝi pri interkonsento.