Geedzoj Xi Jinping intervidiĝis kun geedzoj kronprinco Charles
  2015-10-21 13:48:59  Ĝoja

Marde en Londono ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan intervidiĝis kun brita kronprinco Chales kaj lia edzino Camilla.

La geedzoj Charles salutis Xi kaj Peng en la vestiblo de la Domo Clarence. Ili spektis kimran popolkanton luditan per harpo kaj rigardis pentraĵojn, skulptaĵojn kaj kaligrafaĵojn de ĉinoj, kiuj lernas en Britio. Sekve ili amike interparolis. Xi montris, ke Ĉinio kaj Britio estas grandaj landoj kun grava influo, kaj la interrilatoj jam transpaŝis la duflankan amplekson kaj havas pli gravan strategian signifon kaj tutmondan influon. Li admiris la britan reĝfamilion, ke de multaj jaroj ĝi prizorgis kaj subtenis la evoluadon de la dulandaj rilatoj kaj faris gravan kontribuon por la rilatoj. Ĉinio volas klopodi kun Britio por fortigi interŝanĝojn, pliigi kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li ankaŭ bonvenigis la membrojn de la reĝa familio pli ofte viziti Ĉinion.

Chales bonvenigis prezidanton Xi fari ŝtatan viziton al Britio kaj esperis, ke la vizito plene sukcesos kaj akcelos disvolvadon de la interrilatoj. Li diris, ke Britio kaj Ĉinio ambaŭ havas la longan historion kaj la brilan kulturon. Li aldonis, ke estas tre grave heredi tradician kulturon, kaj la du landoj povas fortigi kunlaboron en tiu ĉi kampo.