Xi Jinping intervidiĝis kun princo William
  2015-10-21 14:05:46  Ĝoja

Marde en la palaco Buckingham ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la brita Duko de Kembriĝo, princo William.

Xi montris, ke estis sukcesa la vizito de princo William al Ĉinio en marto. Kurantjare estas la 10a datreveno de la ampleksa strategia parenteco inter la du landoj. La dulandaj interŝanĝoj diverskampaj kaj diversnivelaj estas viglaj kaj la perspektivo de la interrilatoj estas vasta. Li akcentis, ke lia vizito al Britio celas profundigi la rilatojn kun Britio, plivastigi la dulandan kunlaboron kaj akceli amikecon inter la du popoloj. Lia vizito estas vojaĝo de amikeco kaj kunlaboro, kaj li esperas malfermi novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj per la vizito.

William gaje rememoris sian viziton en la lasta marto kaj refoje bonvenigis la ĉinan gaston. Li diris, ke li kredas, ke la vizito forte akcelos la duflankan kunlaboron sur vastaj terenoj.