Xi Jinping prelegis al brita parlamento
  2015-10-21 14:05:46  Ĝoja

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde prelegis al la brita parlamento. Li substrekis, ke Ĉinio kaj Britio devas fortigi interŝanĝon kaj reciprokan lernadon, akceli interkomprenon, reciprokan subtenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj altigi la kunlaboron al nova nivelo.

Xi montris, ke la unuan tagon de lia vizito li profunde sentis viglecon de la interrilatoj kaj spertis profundan amikecon inter la du popoloj, tial li estas memfida, ke la interrilatoj marŝos al nova ŝtupo dank' al la vizito.

Xi emfazis, ke kvankam Ĉinio kaj Britio situas respektive en Azio kaj Eŭropo, tamen delonge ili altiras unu la alian. Ĉinio kaj Britio fariĝis la komunuo de komunaj interesoj. La disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj estas bazita sur interkompreno, reciproka subteno kaj amikeco inter la du popoloj. Paco, disvolvado kaj kunlaboro karakterizas la nunan epokon. Estas konvene, ke en tiu granda epoko la du landoj kune antaŭenmarŝu mano en mano ekde la nova deirpunkto de la ampleksa strategia partnereco.

Xi esperis, ke ke ĉiuj parlamentanoj rigardos pli malproksimen, estos plu aktivaj akcelantoj de ĉina-britaj rilatoj, kontribuantoj al ĉina-brita amikeco, subtenantoj de ĉina-brita kunlaboro, kaj pavimos la vojon de kompreno kaj starigos ponton de kunlaboro por pli vasta kaj pli brila estonteco de ĉina-britaj rilatoj.