Xi Jinping intervidiĝis kun gvidanto de Labor-Partio de Britio
  2015-10-21 15:45:38  Ĝoja

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Jeremy Corbyn, gvidanto de Labor-Partio de Britio marde en Palaco Buckingham.

Xi montris, ke Ĉinio alte laŭdas la partion pro ĝia grava kontribuo al disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, donas grandan gravecon al ĝia grava pozicio kaj influon en la brita politiko, kaj volas subteni kun ĝi interŝanĝon kaj kunlaboron. Li esperis, ke la partio kontribuos plu por akceli la interrilatojn.

Nome de la partio Corbyn bonvenigis prezidanton Xi, dirante, ke la amika kontaktado de la Labor-Partio kun Ĉinio havas longan historion. La brita flanko laŭdas la ĉinan iniciaton pri "Unu Zono kaj Unu Vojo", opiniante, ke ĝi profitigos popolojn en ĉiuj rilataj landoj kaj regionoj. La partio konsentas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en internaciaj aferoj.