Novaĵoj (Oktobro 21)
  2015-10-21 17:25:18  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 21a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis al la brita parlamento; ĝenerala sekretario de UN urĝas Israelon kaj Palestinon alpreni rimedojn por eviti denovan eskaladon de situacio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde prelegis al la brita parlamento. Li substrekis, ke Ĉinio kaj Britio devas fortigi interŝanĝon kaj reciprokan lernadon, akceli interkomprenon, reciprokan subtenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj altigi la kunlaboron al nova nivelo.

Xi montris, ke la unuan tagon de mia vizito mi profunde sentis viglecon de la interrilatoj kaj spertis profundan amikecon inter la du popoloj, tial li estas memfida, ke la interrilatoj marŝos al nova ŝtupo dank' al la vizito.

Xi emfazis, ke kvankam Ĉinio kaj Britio situas respektive en Azio kaj Eŭropo, tamen delonge ili altiras unu la alian. Ĉinio kaj Britio fariĝis la komunuo de komunaj interesoj. La disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj estas bazita sur interkompreno, reciproka subteno kaj amikeco inter la du popoloj. Paco, disvolvado kaj kunlaboro karakterizas la nunan epokon. Estas konvene, ke en tiu granda epoko la du landoj kune antaŭenmarŝu mano en mano ekde la nova deirpunkto de la ampleksa strategia partnereco.

Xi esperis, ke ĉiuj parlamentanoj rigardos pli malproksimen, estos plu aktivaj akcelantoj de ĉina-britaj rilatoj, kontribuantoj al ĉina-brita amikeco, subtenantoj de ĉina-brita kunlaboro, kaj pavimos la vojon de kompreno kaj starigos ponton de kunlaboro por pli vasta kaj pli brila estonteco de ĉina-britaj rilatoj.

Marde en Londono ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan intervidiĝis kun brita kronprinco Chales kaj lia edzino Camilla.

La geedzoj Charles salutis la ĉinajn gastojn en la vestiblo de la Domo Clarence. Ili spektis kimran popolkanton luditan per harpo kaj rigardis pentraĵojn, skulptaĵojn kaj kaligrafaĵojn de ĉinoj, kiuj lernas en Britio. Sekve ili amike interparolis. Xi montris, ke Ĉinio kaj Britio estas grandaj landoj kun grava influo, kaj la interrilatoj jam transpaŝis la duflankan amplekson kaj havas pli gravan strategian signifon kaj tutmondan influon. Li admiris la britan reĝfamilion, ke de multaj jaroj ĝi prizorgis kaj subtenis la evoluadon de la dulandaj rilatoj kaj faris gravan kontribuon por la rilatoj. Ĉinio volas klopodi kun Britio por fortigi interŝanĝojn, pliigi kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li ankaŭ bonvenigis la membrojn de la reĝa familio pli ofte viziti Ĉinion.

Chales bonvenigis prezidanton Xi fari ŝtatan viziton al Britio kaj esperis, ke la vizito plene sukcesos kaj akcelos disvolvadon de la interrilatoj. Li diris, ke Britio kaj Ĉinio ambaŭ havas la longan historion kaj la brilan kulturon. Li aldonis, ke estas tre grave heredi tradician kulturon, kaj la du landoj povas fortigi kunlaboron en tiu ĉi kampo.

Marde en la palaco Buckingham ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la brita Duko de Kembriĝo, princo William.

Xi diris, ke lia vizito al Britio celas profundigi la rilatojn kun Britio, plivastigi la dulandan kunlaboron kaj akceli amikecon inter la du popoloj. La vizito estas vojaĝo de amikeco kaj kunlaboro, kaj li esperas malfermi novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj per la vizito.

William gaje rememoris sian viziton al Ĉinio en marto kaj refoje bonvenigis la ĉinan gaston. Li diris, ke li kredas, ke la vizito forte akcelos la duflankan kunlaboron sur vastaj terenoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Jeremy Corbyn, gvidanto de Labor-Partio de Britio marde en Palaco Buckingham.

Xi montris, ke Ĉinio alte laŭdas la partion pro ĝia grava kontribuo al disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, donas grandan gravecon al ĝia grava pozicio kaj influon en la brita politiko, kaj volas subteni kun ĝi interŝanĝon kaj kunlaboron. Li esperis, ke la partio kontribuos plu por akceli la interrilatojn.

Nome de la partio Corbyn bonvenigis prezidanton Xi, dirante, ke la amika kontakto de la Labor-Partio kun Ĉinio havas longan historion. La brita flanko laŭdas la ĉinan iniciaton pri "Unu Zono kaj Unu Vojo", opiniante, ke ĝi profitigos popolojn en ĉiuj rilataj landoj kaj regionoj. La partio konsentas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en internaciaj aferoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon interparolis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu marde en Jerusalemo. Li urĝis Israelon kaj Palestinon tuj alpreni rimedojn por eviti denovan eskaladon de la situacio.

Ban atingis Israelon tiutage por neatendita vizito al la israel-palestina regiono. Li diris en komuna gazetara konferenco antaŭ la interparolo kun Netanyahu, ke Israelo kaj Palestino devas fari malfacilan decidon por realigi pacon. Li emfazis, ke la du flankoj devas krei kondiĉojn por frue rekomenci pacan intertraktadon kaj solvi konflikton per diplomatia vojo.

Ban kondamnis serion da atakoj kontraŭ israelaj civiluloj kaj esprimis sian komprenon pri sekurecaj defioj alfrontataj de Israelo. Li esperis, ke Israelo racie uzos rimedojn kontraŭ atakoj, enketos pri maldeca uzo de milita forto kaj sin detenos por eviti akriĝon de konflikto.

Netanyahu diris en sia parolo, ke Israelo volas klopodi kun UN por regi la streĉan situacion.

La rusa Defenda Ministerio marde malkonfirmis morton de rusa soldato en Sirio.

La ministerio publikigis komunikaĵon, dirante, ke pro tio, ke fremdlandaj amaskomunikiloj raportis pri morto de rusa soldato en Sirio, la ministerio deklaras, ke neniu rusa soldato mortis aŭ vundiĝis en Sirio.

La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis deklaron de prezidanto, esprimante profundan maltrankvilon pri pliiĝanta perforto kaj malkvieta situacio lastatempe en Centr-Afriko. La Sekureca Konsilio petis, ke ĉiuj partioj de la lando tuj haltigu ĉian perforton, kaj urĝis la aŭtoritatojn komenci preparon por elektoj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnas ĉiujn atakojn kontraŭ civiluloj, armitan konflikton inter etnaj grupoj, forrabo de ekipaĵoj de humanitaraj personoj kaj atakojn al packonservantoj en Centr-Afriko, asertante, ke iuj atakoj konsistigas militkrimojn.

La Sekureca Konsilio diris, ke ĝi intencas aldoni respondeculojn de lastatempaj perfortoj al la listo de sankcioj.

Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito al UN, marde diris, ke Ĉinio atentas kaj subtenas la Sekurecan Konsilion de UN plibonigi labormetodon, kaj laŭ la rajtigo de la Ĉarto de UN, la Sekureca Konsilio devas koncentri energion al gravaj kaj urĝaj temoj sur la kampoj de paco kaj sekureco.

Finiĝis la novaĵoj!