Rusio malkonfirmas morton de rusa soldato en Sirio
  2015-10-21 14:57:33  Yu Rongkang

La rusa Defenda Ministerio marde malkonfirmis morton de rusa soldato en Sirio.

La ministerio publikigis komunikaĵon, dirante, ke pro tio, ke fremdlandaj amaskomunikiloj raportis pri morto de rusa soldato en Sirio, la ministerio deklaras, ke neniu rusa soldato mortis aŭ vundiĝis en Sirio.

La novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke pli frue ankaŭ la rusa ambasadorejo en Sirio malkonfirmis rilatajn raportojn. La ambasadorejo diris en sia deklaro, ke ĉio ĉi estas kvazaŭ refoja inform-milito.