Novaĵoj (Oktobro 23)
  2015-10-23 17:13:21  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 23a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Britio publikigis Komunan Deklaracion; ĉina delegito emfazas gravecon de paca solvado de la demando de Palestino kaj Israelo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Londono Ĉinio kaj Britio publikigis "Komunan Deklaracion pri Starigo de Tutmonda Ampleksa Strategia Partnereco en la 21a Jarcento". La deklaracio montras, ke Ĉinio kaj Britio atendas, ke la Azia Infrastrutura Invest-Banko frue ekfunciu, aliĝante al la internacia financa sistemo kaj fariĝante establaĵo "simpla, regula kaj verda" por plenigi mankon en la infrastruktura konstruado de Azio.

Laŭ la deklaracio la du landoj subtenas frue kompletigi la ambician kaj ampleksan ĉina-eŭropan interkonsenton pri investado. Ili alvokas frue komenci komunan esploron pri ebleco de ĉina-eŭropa liberkomerca regiono por realigi la celon difinitan en la komuna deklaracio de la 16a kunveno inter gvidantoj ĉinaj kaj eŭropaj, nome subskribi profundan kaj ampleksan liberkomercan interkonsenton en matura kondiĉo.

La deklaracio diras, ke la du landoj subtenas, ke la Grupo 20 kiel la ĉefa forumo de internacia ekonomia kunlaboro, ludu gravan rolon por kreskigi la mondan ekonomion kaj konstrui justan, inkluzivan kaj ordan internacian financan ordon. Kaj Britio pozitive subtenas Ĉinion gastigi pintkunvenon de Grupo 20 en 2016.

Ĵaŭde en villo en Chequers denove renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron.

Ili interparolis dum 4 horoj kaj duono kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri ŝtatregado, la duflankaj rilatoj kaj internacia situacio.

Xi montris, ke en la vizito li profunde sentis gravan atenton kaj ardan atendon de Britio pri la interrilatoj, ankaŭ profundan amikecon de la brita popolo al la ĉina. La du landoj venis en akordon pri multaj temoj, kio ne nur altigis la interrilatojn al nova nivelo, sed ankaŭ faris planadon por plua kunlaboro.

Xi emfazis, ke Eŭropa Unio estas ampleksa strategia partnero kaj plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio esperas vidi prosperan Eŭropon kaj unuecan Eŭropan Union. Ĉinio esperas, ke Britio kiel grava membro de Eŭropa Unio ludos pli pozitivan kaj konstrueman rolon por profundigi la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Cameron diris, ke Britio kaj Ĉinio estas grandaj civilizacioj kaj devas pli bone kompreni kaj respekti unu la alian pri respektivaj opinioj kaj subteni unu la alian en disvolvado.

Cameron diris ankaŭ, ke la du landoj estas mondaj ĉefaj ekonomioj kaj konstantaj membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio de UN, kaj nature la du landoj devas esti kunlaboraj partneroj. Britio subtenas Ĉinion ludi pli gravan rolon en internaciaj establaĵoj, subtenas konstruadon de Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj reformadon de Internacia Mona Fonduso, subtenas internaciigon de juano, kaj volas ludi pozitivan rolon por akceli la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Ĵaŭde en Londono ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la jarkunveno de Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Klasĉambroj en Britio.

En la akompano de brita princo Andrew, Xi vizitis fotoekspozicion de fruktoj de konfuceaj institutoj kaj klasĉambroj en Britio kaj spektis prezentadon de lernantoj de la institutoj kaj klasĉambroj.

Xi diris, ke de multaj jaroj instruistoj kaj laborantoj de konfuceaj institutoj kaj klasĉambroj pagis entuziasmon kaj energion por kompreno de la ĉina kulturo, komunikado inter popoloj kaj starigo de amika ponto, kaj ili akiris ĝojigan rezulton.

Xi substrekis, ke lingvo estas plej bona ŝlosilo por kompreni iun landon kaj Konfucea Instituto estas grava platformo por kompreni Ĉinion. Kiel fenestroj kaj pontoj, konfuceaj institucioj kaj klasĉambroj ludis pozitivan rolon por la lernado de la ĉina lingvo kaj la kompreno de la ĉina kulturo en aliaj landoj, kaj ankaŭ faris gravan kontribuon al kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj disvolvado de diversaj buntaj civilizacioj de la mondo.

Princo Andrew diris, ke kiel la malnova amiko de Ĉinio, li subtenas disvolvadon de konfuceaj institucioj kaj klasĉambroj kaj stimulos pli da britaj infanoj lerni la ĉinan lingvon. Ĉinio estas grava lando kaj la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio estas gravaj, kaj la lernado de la ĉina lingvo kontribuos al la brit-ĉina partnereco.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris ĵaŭde, ke starigo de palestina ŝtato kaj paca kunekizisto de Palestino kaj Israelo estas la ĝusta direkto al solvado de la demando inter la du flankoj kaj paca intertraktado estas la sola praktikebla vojo.

Liu faris la rimarkon tiutage en publika debato de la Sekureca Konsilio de UN pri Mez-Oriento. Li diris, ke lastatempe senĉese malboniĝis la regiona situacio, oftiĝis sanga konflikto, kaj kreskis la nombro de mortintoj kaj vunditoj. La situacio estas neakceptebla. La internacia komunumo devas tuj agi por mildigi la situacion. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas urĝi la du flankojn sin deteni, esti kvietaj kaj haltigi parolojn kaj agojn, kiuj ne utilas al mildigo de la situacio.

Ĵaŭde en la Blanka Domo usona prezidento Barack Obama intertraktis kun sia pakistana paralelulo Nawaz Sharif. Komuna deklaro publikigita post ilia interparolo alvokas, ke Talibano rekomencu dialogon kun la afgana registaro.

La deklaro diris, ke la du gvidantoj promesis, ke ili klopodos por antaŭenpuŝi la procezon de repacigo inter la afgana registaro kaj Talibano. Ili urĝis gvidantojn de Talibano reveni al rekta dialogo kun la afgana registaro por realigi daŭripovan pacon.

Sharif diris, ke la pakistana regisatro alprenas rimedojn por certigi, ke Talibano ne povas lanĉi atakon sur la pakistana teritorio. Li emfazis, ke la pakistana teritorio ne povas esti uzata por atako al aliaj landoj, kaj tio estas la komuna respondeco de ĉiuj landoj en la regiono.

Pakistanaj amaskomunikiloj ĵaŭde raportis, ke almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj tiuvespere en suicida atako kontraŭ ŝijaista moskeo en la provinco Balochistan, sudokcidenta Pakistano.

Sarfraz Bugti, ministro pri internaj aferoj de la provinco, diris al raportistoj, ke la atako okazis en ŝijaista moskeo en la meza regiono Bhag de la provinco, kiam ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis religian ceremonion. La suicida atakanto eksplodigis kunportitan bombon ĉe la enirejo de la moskeo, post kiam li estis postulata al rigora kontrolo. Almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj.

Finiĝis la novaĵoj!