Ĉinio kaj Mozambiko fondis petrolkompanion kune investitan
  2015-10-23 19:47:53  Xiong Linping

La 23an de oktobro la ĉina kompanio CPECC kaj la mozambika kompanio ENHL subskribis kontrakton en Maputo por fondi la unuan kompanion kune investitan inter ĉina kaj mozambika entreprenoj.

Eduardo Naiene, ĉefplenumanto de ENHL, diris, ke post sia fondiĝo la kompanio kune investita plifortigos la kapablon de inĝenierio kaj konstruado irlate al la petrola industrio en Mozambiko, kaj fariĝos mejlŝtono en la procezo de la evoluado de mozambika energio.