Ban Ki-moon maltrankvila pri konflikto inter Palestino kaj Israelo
  2015-10-24 12:52:48  Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon vendrede diris, ke li estas tre maltrankvila pri la situacio de pliiĝantaj perfortaĵoj en la palestin-israela regiono, precipe pri eventuala utiligo de la streĉa situacio fare de ekstremistoj en la sanktejo de la malnova urbo de Jerusalemo.

Ban ĵus finis sian urĝan viziton al la regiono. Tiutage en Nov-Jorko li diris al raportistoj, ke dum la restado en Mez-Oriento li interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj de Israelo, Palestino kaj Jordanio. Ĉiuj flankoj opiniis, ke oni urĝe bezonas mildigi la situacion por eviti eskaladon de konflikto.