Argentino komencis ĝeneralan elektadon
  2015-10-26 12:58:02  Xiong Shan

Dimanĉe Argentino komencis ĝeneralan elektadon. Pli ol 32 milionoj da balotantoj elektos novajn prezidenton kaj vic-prezidenton. Dume estos elektitaj ankaŭ partaj sidlokoj de la du ĉambroj de la parlamento kaj estroj de 11 provincoj.

Laŭ la unua tutlanda elektado en aŭgusto kaj freŝa opinisondo, la antaŭaj 3 kandidatoj estas Daniel Scioli el la reganta alianco Frontlinio por Venko, Mauricio Macri el la alianco Respublikana Propono, kaj Sergio Massa el la Unuiĝo por la Partio de Nova Alternativo.