7,5-magnituda tertremo skuis nordan Hindion
  2015-10-26 17:51:42  Yu Rongkang

Supera oficialulo diris, ke lunde forta tertremo skuis nordan Hindion, inkluzive de la landa ĉefurbo kaj ĝiaj najbaraj regionoj.

La oficisto diris, ke la tertremo havis sian epicentron en la monto Hindu Kush de Afganio. La forta tertremo estis sentebla en la hinda ĉefurbo kaj ĝiaj najbaraj regionoj dum ĉirkaŭ unu minuto.