7,8-magnituda tertremo trafis Afganion
  2015-10-26 18:34:01  Yu Rongkang

La Ĉina Centro de Seismologia Reto diris, ke 7,8-magnituda tertremo, en la profundo de 210 kilometroj, trafis la regionon de la monto Hindu Kush de Afganio lunde posttagmeze je la 5a horo kaj 9 minutoj laŭ la pekina tempo.

La epicentro estis monitorita ĉe 36,5 gradoj de norda latitudo kaj 70,8 gradoj de orienta longitudo.