Novaĵoj (Oktobro 26)
  2015-10-26 17:19:54  Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke fermiĝis la 4a Monda Budhisma Forumo; la 5a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio planas disvolvadon en la venontaj kvin jaroj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en Pekino fermiĝis la 11a Pekina-Tokia Forumo, kunorganizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la japana neregistara organizo NPO. En la inaŭgura ceremonio ĉinaj kaj japanaj reprezentantoj resumis kaj raportis diskutojn de ĉiuj subforumoj. Ili montris, ke inter la du flankoj restas diverĝoj pri multaj demandoj, tamen la du landoj devas trakti la interrilatojn en la spirito de alfronto al la estonteco kaj la mondo kaj profundigi dialogon, precipe diskuton pri la estonteco por eviti miskomprenon kaj antaŭjuĝon kaj porti pli da tutmonda respondeco.

Wang Gangyi, vic-ĝeneral-direktoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, diris en sia parolado, ke dum la forumo ĉiuj ĉeestantoj rekte alfrontis demandojn kaj komunikis opiniojn por pliigi komunajn konsentojn kaj serĉis novajn rimedojn por akceli politikan interfidon de la du landoj kaj konstrui strategiajn rilatojn de reciproka profito inter la du landoj. Li diris, ke la ĉina flanko volas klopodi plu kun la japana flanko por ke la forumo fariĝu platformo de interkomuniko, kunlaboro kaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Yasushi Kudo, prezidanto de la japana organizo NPO, diris, ke en la pasintaj dek jaroj la forumo ĉiam sin dediĉis por ke publikopinio fariĝu la movforto plibonigi la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio.

La ĉina ĵurnalo Renmin Ribao lunde publikigis la artikolon "marŝi al la unua centjara celo – antaŭ la 5a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio".

De la 26a ĝis la 29a de oktobro okazas la 5a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ por esplori proponojn pri redaktado de la 13a Kvinjara Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado kaj plani la disvolvadon de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj. Tio estas grava tagordo atentata de la tuta lando kaj eĉ de la mondo.

En la pasintaj pli ol 60 jaroj de la 1a ĝis la 12a kvinjara plano Ĉinio spertis centralizisman sistemon de planizita ekonomio kaj socialisman merkatekonomian sistemon kaj la turniĝon de ferma kaj duonferma stato al la ĉiuflanke malferma kaj akiris rimarkindan atingon.

La nova plano por la periodo de 2016 ĝis 2020 estas la unua kvinjara plano, redaktota kaj efekvigitota de la nuna gvidantaro de la Partio, por finiŝi al la unua centjara celo, ampleksa konstruado de modere prospera socio, kaj fari ŝlosilan paŝon al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Dimanĉe posttagmeze en la ĉina urbo Wuxi fermiĝis la 4a Monda Budhisma Forumo. Deklaracio publikigita en la forumo alvokas al tutmondaj budhistoj sin teni je la spirito de amo kaj sindonemo, akceli interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj kaj kune klopodi por konstruado de la homara komunumo de komuna sorto.

Wang Zuoan, prezidanto de la Ĉina Asocio de Religi-Kultura Komunikado, emfazis en la ferma ceremonio, ke estos kontribuo al la granda deziro de konstruado de la homara komunumo de komuna sorto, se budhistoj en ĉiuj landoj sin tenos je la ideo de amo kaj toleremo, respondos al postulo de la epoko, kunigos fortojn de bonfaro, akcelos interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj kaj rekomendos harmonian kunekziston de homoj kun malsamaj kredoj.

Dimanĉe en Bruselo gvidantoj el membroŝtatoj de EU kaj partaj balkanaj ŝtatoj urĝe kunvenis por diskuti pri la serioza demando de rifuĝintoj. Eŭropa Komisiono anoncis post la kunveno, ke ĉiuj partioj venis en akordon pri 17 rilataj interkonsentoj.

La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke gvidantoj el 11 membroŝtatoj de EU kaj 3 balkanaj ŝtatoj ĉeestis la kunvenon. Ĉiuj partioj konsentis aldoni centmil akceptejojn de rifuĝintoj laŭlonge de Grekio ĝis Germanio, el kiuj 50 mil estos en Grekio kaj la ceteraj en balkanaj landoj. La Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj helpos starigon de tiuj akceptejoj.

Krome, ĉiuj partioj konsentis sendi ene de la venonta semajno pli ol 400 policanojn al Slovenio por helpi traktadon de la demando de senĉesa enfluo de rifuĝintoj. EU plifortigos la agadon en regiono de la landlimo inter Grekio kaj Makedonio por certigi registron de translandlimaj vojaĝantoj.

Claude Juncker, prezidanto de Eŭropa Komisiono, diris dum intervjuo kun raportistoj post la kunveno, ke la ĉefa tasko estas starigi akceptejojn. Li asertis, ke devas esti haltigita la politiko, ke rifuĝintoj povas libere transiti.

Dimanĉe la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj faris deklaron, dirante, ke tiutage rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario John Kerry laŭ interkonsento. Ili refoje diskutis pri politika solvado de la siria krizo. Lavrov kaj Kerry diskutis pri perspektivo de politika solvado de la siria krizo, kaj ambaŭ opiniis, ke la solvado devas akiri subtenon de la internacia komunumo, inkluzive de regionaj ĉefaj landoj.

En la lastaj tagoj, Lavrov kaj Kerry subtenis striktan kontakton pri solvado de la siria krizo. En la 23a de oktobro, Kerry, Lavrov, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Feridun Sinirlioglu kaj saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir kunvenis en Vieno por diskuti pri politika rimedo por solvado de la siria krizo. La kvar partioj konsentis konsiliĝi kun ĉiuj rilataj partioj por okazigi intertraktadon en pli granda sfero plej frue en la 30a de oktobro. En la 24a de oktobro Lavrov telefone interparolis kun Kerry laŭ interkonsento kaj diskutis pri la politika procezo inter la siria registaro kaj la opozicio.

La ĵurnalo Golfa Novaĵo lastatempe raportis, ke aprobite de la Internacia Spac-Esplora Kunordiga Grupo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj fariĝis la unua araba membro de tiu ĉi organizo.

Khalifa Al Rumaithi, prezidanto de la Spaciala Agentejo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, diris, ke la sukcesa membriĝo havas gravan signifon.

Dimanĉe Argentino komencis ĝeneralan elektadon. Pli ol 32 milionoj da balotantoj elektos novajn prezidenton kaj vic-prezidenton. Dume estos elektitaj ankaŭ partaj sidlokoj de la du ĉambroj de la parlamento kaj estroj de 11 provincoj.

Dimanĉe en Haitio komenciĝis la balotado de prezidenta elektado kaj la dua balotado de parlamenta elektado. Pli ol 5,8 milionoj da balotantoj elektos novajn prezidenton kaj parlamentanojn.

La balotado okazis de la 6a horo ĝis la 16a horo dimanĉe laŭ la loka tempo en diversaj balotstacioj de la tuta lando. Sume 51 partioj proponis siajn proprajn kandidatojn por konkursi pri la prezidenteco.

Finiĝis la novaĵoj!