Pli ol 300 homoj mortigitaj en tertremo en Pakistano kaj Afganio
  2015-10-27 15:19:57  Yu Rongkang

La forta tertremo en la afgana montara regiono Hindu Kush mortigis pli ol 300 homojn kaj vundis pli ol mil aliajn en Pakistano kaj Afganio. La internacia komunumo jam komencis helpon al la trafitaj landoj.

La pakistanaj aŭtoritatoj marde diris, ke en Pakistano 228 homoj mortis kaj 1 200 ĝis 1 800 aliaj estis vunditaj pro la forta tertremo. La nordokcidenta provinco Khyber kaj tribaj regionoj proksimaj al la epicentro suferis plej gravajn perdojn. La nombro de mortintoj eble kreskos plu.

Afgana oficialulo diris, ke pluraj provincoj de la lando jam raportis pri la nombro de mortintoj kaj vunditoj, kaj en la tuta lando mortis almenaŭ 90 homoj kaj vundiĝis kelkcent aliaj.

La Ĉina Centro de Seismologia Reto determinis, ke la tertremo estis 7,8-magnituda, kaj la epicentro estis monitorita je ĉirkaŭ 250 kilometroj for de la afgana ĉefurbo Kabulo. La hipocentro estis profunda je pli ol 213 kilometroj.