Novaĵoj (Oktobro 27)
  2015-10-27 16:43:17  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke forta tertremo kaŭzis gravajn perdojn al Pakistano kaj Afganio; Ĉinio avertas Usonon ne krei problemon en Suda Ĉina Maro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La forta tertremo en la afgana montara regiono Hindu Kush mortigis pli ol 300 homojn kaj vundis pli ol mil aliajn en Pakistano kaj Afganio. La internacia komunumo jam komencis helpon al la trafitaj landoj.

La pakistanaj aŭtoritatoj marde diris, ke en Pakistano 228 homoj mortis kaj 1 200 ĝis 1 800 aliaj estis vunditaj pro la forta tertremo. La nordokcidenta provinco Khyber kaj tribaj regionoj proksimaj al la epicentro suferis plej gravajn perdojn. La nombro de mortintoj eble kreskos plu.

Afgana oficialulo diris, ke pluraj provincoj de la lando jam raportis pri la nombro de mortintoj kaj vunditoj, kaj en la tuta lando mortis almenaŭ 90 homoj kaj vundiĝis kelkcent aliaj.

La Ĉina Centro de Seismologia Reto determinis, ke la tertremo estis 7,8-magnituda, kaj la epicentro estis monitorita je ĉirkaŭ 250 kilometroj for de la afgana ĉefurbo Kabulo. La hipocentro estis profunda je pli ol 213 kilometroj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde faris deklaron, esprimante profundan simpation al ĉiuj homoj influitaj de la forta tertremo en Afganio. Li diris, ke UN pretas helpi la registarojn de Afganio kaj Pakistano. Pere de sia proparolanto Ban diris, ke post la forta tertremo, li estas ligita kun la afgana kaj pakistana popoloj per la koro. Estas evidente, ke tiuj du landoj suferis gravajn perdojn, kaj infrastruktura konstruo estis serioze damaĝita.

Ban esprimis profundan simpation al la popoloj kaj registaroj de la du landoj, precipe al tiuj, kiuj perdis siajn familianojn en la tertremo. Li esperis, ke la vunditoj plej baldaŭ resaniĝos.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde avertis Usonon ne "krei problemon el nenio" en la Suda Ĉina Maro.

Wang faris la rimarkon dum seminario en Pekino, kiam li respondis al la demando, ke la usona mararmeo intencas sendi militŝipon en 12 marmejlojn de ĉinaj insuloj en la maro. Li diris, "Ni estas kontrolantaj la aferon. Se tio estas vera, ni konsilos Usonon trifoje pripensi antaŭ sia ago. Li urĝis Usonon "ne agi facilanime kaj senpripense nek krei problemon el nenio."

La Komerca Ministerio de Ĉinio marde anoncis, ke kunveno de komercaj ministroj el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio vendrede okazos en la sud-korea ĉefurbo Seulo.

La kunveno estas planita kiel la 10a kunveno de komercaj ministroj de la tri landoj. Zhong Shan, reprezentanto de la ĉina Komerca Ministerio por internacia komerca intertraktado, gvidos ĉinan delegacion al la kunveno. La tri flankoj interŝanĝos opiniojn pri demandoj de komerca kunlaboro.

Lunde Eŭropa Unio komencis agadon post akordiĝo pri la 17-punkta agadplano. Ĝi decidis aldoni monhelpon de 5,9 milionoj da eŭroj al Grekio ĉe la frontlinio de la krizo de rifuĝintoj por reagi al la urĝa situacio.

La monhelpo de 5,9 milionoj da eŭroj venas ĉefe el la fondusoj por rifuĝintoj, enmigrintoj kaj kunfandiĝo. EU esperas, ke la sumo helpos al la greka registaro efektivigi portempajn protektejojn kaj delokadon de rifuĝintoj por kontentigi racian postuladon de almenaŭ 60 mil rifuĝintoj en la venontaj kvar monatoj.

Dimanĉe en Bruselo gvidantoj el 11 membroŝtatoj de EU kaj 3 balkanaj ŝtatoj urĝe kunvenis por diskuti pri la serioza demando de rifuĝintoj kaj venis en akordon pri 17-punkta agadplano.

Lunde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov refoje telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario John Kerry. Ili diskutis pri la siria krizo jam en tri sinsekvaj tagoj.

Tiutage la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj faris deklaron, dirante, ke Lavrov kaj Kerry telefone interparolis kiel akceli la politikan procezon en Sirio.

En la lastaj tagoj, Lavrov kaj Kerry subtenis striktan kontakton pri solvado de la siria krizo. En la 23a de oktobro, Kerry, Lavrov, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Feridun Sinirlioglu kaj saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir kunvenis en Vieno por diskuti pri politika rimedo por solvado de la siria krizo. La kvar partioj konsentis konsiliĝi kun ĉiuj rilataj partioj por okazigi intertraktadon en pli granda sfero plej frue en la 30a de oktobro. En la 24a de oktobro Lavrov kaj Kerry telefone diskutis pri la politika procezo inter la siria registaro kaj la opozicio, kaj en la sekva tago ili plu diskutis pri perspektivo de politika solvado de la siria krizo.

Lunde en la Blanka Domo indonezia prezidento Joko Widodo renkontiĝis kun sia usona paralelulo Barack Obama. Tio estis la unua vizito de li kiel prezidento al Usono. Dum la restado li anoncis, ke Indonezio intencas aliĝi al la interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco.

Widodo diris post la interparolo kun Obama, ke Indonezio kun 250 milionoj da loĝantoj estas malferma ekonomio plej granda en Sudorient-Azio kaj volas aliĝi al la interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco. Tamen li ne malkaŝis horaron de la aliĝo.

Widodo diris, ke li kaj Obama decidis profundigi kaj grandigi kunlaboron kaj disvolvi partnerecon de strategia kunlaboro inter la du landoj. Indonezio decidis prioritatigi disvolvadon de diĝita ekonomio, kaj esperas kunlabori kun Usono ĉi-rilate.

La 70a Ĝenerala Asembleo de UN lunde adoptis rezolucion, alvokante, ke ĉiuj landoj observu la tradicion de olimpika militpaŭzo kaj haltigu ĉiajn militajn agojn dum la Olimpikoj de 2016 en Rio-de-Ĵanejro.

La Ĝenerala Asembleo unuanime adoptis la rezolucion tiutage en la plena kunveno "sporto akcelas pacon kaj disvolvadon: konstrui pacan kaj pli belan mondon per sporto kaj la olimpika ideo".

La rezolucio urĝas la membroŝtatojn de UN unuope kaj kolektive observi la tradicion de olimpika militpaŭzo dum la periodo de la 7a tago antaŭ la 31aj Someraj Olimpikoj ĝis la 7a tago post la 15aj Paralimpikoj en Rio-de-Ĵanejro.

La rezolucio agnoskas la gravan rolon de sporto, kiu akcelas daŭripovan disvolvadon, kaj bonvenigas ĉiujn partiojn akceli atingon de la celoj de daŭripova disvolvado de 2030 per sporto.

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris en la kunveno, ke la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro invitos rifuĝinto-sportistojn por alporti esperon al tutmondaj rifuĝintoj. Li diris ankaŭ, ke Sud-Sudano, la plej juna ŝtato en la mondo, partoprenos en la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro.

Finiĝis la novaĵoj!