Pliiĝis nombro de mortintoj kaj vunditoj en tertremo en Afganio
  2015-10-28 16:59:22  Xiong Shan

Ĝis mardo en Afganio 115 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 500 aliaj vunditaj en la forta tertremo en la afgana montara regiono Hindu Kush. En la najbara lando Pakistano 248 homoj estis mortigitaj kaj 1 665 aliaj vunditaj. Oficialuloj de la du landoj diris, ke la iuj trafitaj regionoj troviĝas en montaroj, tial la savado kaj taksado de la katastrofo vizaĝas al multaj malfacilaĵoj.

Samtempe afgana prezidento Ashraf Ghani diris al raportisto, ke 115 homoj estis mortigitaj kaj 538 vunditaj en la forta tertremo. Pli ol 7 600 domoj kaj partaj moskeoj, lernejoj kaj registaraj oficejoj estis grave difektitaj.

Laŭ statistiko publikigita marde, en Pakistano pli ol 248 homoj estis mortigitaj kaj 1 665 vunditaj, kaj 4392 domoj estis detruitaj. Laŭ raporto de lokaj amaskomunikiloj, eble kreskos plu la nombro de mortintoj kaj vunditoj. Nun la nombro de viktimoj jam kreskis ĝis pli ol 270..

La provinco Khyber-Pashtun, troviĝanta en nordokcidenta Pakistano, estis plej grave trafita. Tie almenaŭ 202 homoj estis mortigitaj kaj 1 486 vunditaj. pakistana ĉefministro Nawaz Sharif marde atingis la provincon por inspekti la savadon.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage diris, ke la ĉina registaro liveros helpojn al Afganio kaj Pakistano laŭ ilia postulado.