Novaĵoj (Oktobro 28)
  2015-10-28 17:00:11  Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi sendis kondolencon al Afganio kaj Pakistano pro tertremo; Ĝenerala Asembleo de UN urĝas Usonon fini embargon kontraŭ Kubo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencajn mesaĝojn al siaj paraleluloj en Afganio kaj Pakistano pro la forta tertremo, kiu ĝis nun mortigis pli ol 360 homojn.

La Ĉina Centro de Seismologia Reto raportis, ke la 7,8-magnituda tertremo kun profundo de 210 kilometroj trafis la montaron Hindukuŝo en norda Afganio lunde, kaj la forta tremo senteblis en Pakistano kaj Hindio.

En sia mesaĝo al afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani, Xi diris, ke Ĉinio kaj Afganio dividas tradician amikecon, kaj la ĉina popolo estas afliktita de la perdoj de vivoj kaj posedaĵoj en Afganio en la tertremo.

Samtempe, en sia mesaĝo al pakistana prezidento Mamnoon Hussain, Xi diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉia-veteraj strategiaj partneroj de kunlaboro, kaj ankaŭ la ĉina popolo sentas la dolorojn de la pakistana popolo vizaĝe al la katastrofo.

La ĉina gvidanto promesis liveri helpojn al la du landoj laŭ ilia bezono, kaj esprimis la kredon, ke la du landoj certe povas venki la katastrofon kaj rekonstrui siajn hejmlandojn.

Merkrede matene ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun Justin Trudeau, elektita ĉefministro de Kanado, laŭ interkonsento.

Li Keqiang gratulis al Trudeau pro lia elektiĝo kiel ĉefministro de Kanado. Li diris, ke antaŭ 45 jaroj, kiam la patro de Trudeau estis kanada ĉefministro, Ĉinio kaj Kanado starigis la diplomatiajn rilatojn. La ĉina popolo neniam forgesos la malnovan amikon.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Kanado estas azi-paficikaj landoj kun grava influo, kaj bone disvolviĝas la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas oftigi altnivelan kontakton kun Kanado, fortigi strategian interfidon kaj grandigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, eduko, kulturo, lokaj registaroj kaj junularo kaj akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Trudeau diris, ke amikeco inter Kanado kaj Ĉinio havas longan historion, kaj estas bone konata la rakonto de Norman Bethune. La kunlaboro inter la du landoj havas vastan perspektivon, kaj disvolvado de la rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio konformas al interesoj de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo. Li aldonis, ke la nova registaro de Kanado volas subteni altnivelan kontakton kaj dialogon kun Ĉinio, intensigi ĉiuflankan kunlaboron, altigi la interrilatojn al nova nivelo kaj malfermi novan paĝon de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

La 70a Ĝenerala Asembleo de UN marde adoptis rezolucion per frakase granda plimulto, refoje urĝante Usonon fini pli–ol-50-jaran ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo. La Ĝenerala Asembleo adoptis ĉi-rilatan rezolucion en sinsekvaj 24 jaroj.

Tiutage en kunveno de la Ĝenerala Asembleo okazis voĉdono pri la rezolucio nomata "nepre fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon de Usono kontraŭ Kubo", kaj voĉdonis ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN. 191 membroŝtatoj donis pozitivajn voĉojn, dum Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ la rezolucio.

La rezolucio diris, ke la membroŝtatoj bonvenigas la renormaligon de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj rimarkis la parolon de usona prezidento, ke Usono volas forigi la embargon kontraŭ Kubo. La rezolucio atentigis, ke la Ĝenerala Asembleo plurfoje adoptis rilatan rezolucion, tamen Usono efektivigas plu la embargon kontraŭ Kubo. La Ĝenerala Asembleo estas maltrankvila pri negativa influo de la usonaj rimedoj al la kuba popolo kaj civitanoj de aliaj landoj en Kubo.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez Parrilla diris antaŭ la voĉdono, ke forigo de la embargo aldonos esencan signifon al la pozitiva rezulto akirita de Kubo kaj Usono en plibonigo de la interrilatoj en la lastaj kelkaj monatoj kaj difinos ritmon por la renormaligo de la interrilatoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon marde faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante aeratakon de la aliancita armeo sub la gvidado de Saud-Arabio al hospitalo en la jemena provinco Sada, kiu detruis instalaĵojn de la hospitalo kaj vundis plurajn homojn.

La deklaro diris, ke la hospitalo, subtenata de la Infana Fonduso de UN kaj la Monda Organizo pri Sano, funkcias sub la administrado de la internacia organizo de medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj. Ban diris, ke hospitaloj kaj medicinaj laborantoj precipe devas esti sub la protekto de internacia humanitara leĝo. Li alvokis efikan kaj justan enketon pri la okazaĵo.

Ban samtempe atentigis al ĉiuj partioj sekvi internacian leĝon pri homaj rajtoj kaj internacian humanitaran leĝon kaj malpermesi atakon kontraŭ civiluloj. Li urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto en Jemeno tuj haltigi ĉiujn agadojn, inkluzive de aeratako.

La organizo Senlandlimaj Kuracistoj marde anoncis, ke konstruaĵo de hospitalo sub ĝia administrado en la provinco Sada estis kelkfoje atakita lunde nokte, kaj pluraj homoj estis vunditaj.

La irana novaĵ-agentejo Tasnim raportis lastatempe, ke irana financa vicministro Khazaee diris, ke Irano esperas aliĝi al la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj.

Khazaee faris la rimarkon, kiam li ĉeestis ekonomian intertraktadon inter Irano kaj Brazilo. Li diris, ke Irano intencas aliĝi al la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj por grandigi kunlaboron kun membroj de tiu banko.

Analizantoj rimarkigis, ke la 18an de tiu ĉi monato validiĝis la ampleksa nuklea interkonsento, subskribita de Irano kaj la ses potencaj landoj, kaj pro tio la okcidentaj landoj espereble nuligos sankciojn kontraŭ Irano. Tial Irano deziras aliĝi al la Nova Disvolva Banko por kolekti pli da mono por sia disvolvado.

Ekde la 30a de tiu ĉi monato usona ŝtatsekretario John Kerry vizitos kvin centr-aziajn landojn, inkluzive de Kazaĥio. Li diskutos kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el la kvin landoj pri regionaj kaj tutmondaj ŝancoj kaj defioj.

La 30an de oktobro en Aŭstrio post intertraktado pri la situacio en Sirio, Kerry komencos la vojaĝon al Kirgizio, Uzbekio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Turkmenio. Li revenos al usono en la 3a de novembro.

John Kirby, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke tio estos la unua kvin-landa vizito de Kerry al la Centra Azio.

Finiĝis la novaĵoj!