Kampanjas por pura akvo en Kalima, DR-Kongolando
  2015-10-29 19:39:09  Ĝoja

 

Betty Chatterjee

Betty Chatterjee, dana esperantisto, nun kune kun Etienne Katchelewa kaj aliaj geamikoj en Kalima, la urbo de Demokratia Respubliko-Kongolando, kampanjas por pura akvo en la urbo. Kio estas ilia projekto? Kiam komenciĝis la projekto? Kun multaj demanoj ĵurnalistino Ĝoja faris intervjuon kun Betty en la 100a UK en Lillo, Francio.

Jen la intervjuo


Manfred Westermayer

Intervjuo kun Manfred Westermayer, sekretario de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj, fakasocio de UEA pri Ekologio)

ĈRI: Kio estas AVE? Kion celas la asocio AVE?

Manfred Westermayer:

AVE estas Asocio de Verduloj Esperantistaj. Ĝi estas fondita en 1984, kiam kuniĝis la Verdaj Partioj en Eŭropo (en Liege, Belgio). AVE estas ne-formala asocio, kvazaŭ reto da aktivuloj kaj interesuloj. Verdaj Partioj tutmonde agadas por ekologio, minoritataj rajtoj, ne-militara konfliktsolvado, ...

Ni celas informi la Verdajn Partiojn (tutmonde) pri la valoroj de Esperanto, kaj niajn samideanojn pri la programoj de la Verdaj Partioj.

ĈRI: Kiam AVE komencis atenti la akvoprojekton?

Manfred Westermayer:

Ni komencis la atenton en la jaro 2006 pro peto de Mramba Simba en Tanzanio subteni lian projektaron "Mazingira", kie temis ne nur pri salubra trinkakvo, sed ankaŭ pri financi la daŭrigon de lernado post la 3-a klaso favore al multaj orfoj, konstrui novan mezlernejon, kaj energiaj bezonoj - inkluzive la rearbarigon; kaj venis plurfoje infanoj kun torditaj gamboj, piedoj kaj manoj, kiuj bezonis operacion.

Favore al "Mazingira" ankaŭ subtenas esperantistoj, ĉefe el Francio, Belgio, Germanio, Nederlando kaj Norvegio. Vi povas legi la jarajn raportojn pri Mazingira sur nia retejo: http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/mazingira.htm La sama - pli konciza - ligilo:  verduloj.org/mazingira.htm    

La demando de Etienne kaj la kooperativo PIEADC (Goma), cele al Kalima, en la D.R. Kongo, alvenis ĉ. 2011. Unue AVE-anoj subtenis etan projekton ripari plurajn fiŝ-lagojn. Post tiu Etienne rakontis pri la malbona akvokvalito kaj la virinaj zorgoj - tion Betty ja tre detale klarigis. Ĉar la registaro aŭ loka administrado ne havas (aŭ ne donas) monon por tiaj infrastrukturaj projektoj, ni interkonsentis realigi partajn projektojn paŝon-post-paŝo provizi la homojn per salubra akvo; kiu venas el kolektejo kaj purigejo kreita de belga firmao dum la kolonia tempo.

Etienne KATCHELWA senpage faris la planadon kaj zorgis por la realigo; kaj helpis al li Alphonse WASEKA en Goma.

En 2013 ni komencis financi la unuan (3000 eŭroj, dank' al WKV), kies ĉefa celo estis la hospitalo, kaj kelkaj najbaraj familioj.

En 2014 venis la 2-a pli projekto en pli granda distanco ( 10 mil eŭroj), kie libervoluloj el la katolika kaj protestanta komunumo faris la surlokajn simplajn laborojn (fosi, porti, ktp.). Ĝi helpas al 800 familioj, do, pli ol 3.000 homoj provizi bonan akvon al unu komuna kran-aro, nomumita "Betty", ĉar ŝi ege subtenis kaj kunorganizis.

Tiam la firmao WKV AG donacis 5.000; por alia granda parto zorgis Hans Bakker (li rigardas nun el la ĉielo), kaj venis pluraj malgrandaj donacoj.

En 2015-Oktobro, ni ĵus finis la mon-kolektadon; pro pli granda distanco kaj falo de la valoro de la eŭro, necesis 11.000 eŭroj. Denove ni ricevis 5.000 eŭrojn de WKV AG, kaj 2.000 donacis la germana fonduso "Bruecke".

Do, ni devis kolekti 4.000: aparte virinoj komprenis la bezonon subteni tian projekton.

Ni tre dankas al tiuj en la UK en Lillo, kiuj malavare donacis en niajn kolekto-botelojn. La unuan monbileton donacis virino el Irano.

Entute ni kolektis dum la UK preskaŭ 1.000 eŭrojn - aliaj pli grandaj sumoj venis de Uonbulismo kaj de 3 virinoj. Denove el-koran dankon al ĉiuj donacintoj kaj aparte al Betty.

ĈRI: Kiel vi kontaktis kun la germana firmao kaj kiel vi sukcesigis monkolekton?

Manfred Westermayer:

Wasserkraft Volk AG estas mezgranda germana firmao en mia proksimeco, kiu produktas, vendas kaj instalas tutmonde turbinojn kaj generatorojn por uzi la akvo-forton. Ili ĉiujare donacas 5% de la profito al socialaj kaj ekologiaj organizaĵoj. Mi petis tie partopreni je la donacoj; kaj koncize prezentis la projektojn antaŭ la oficiala jarkunveno.

Mi esperas ke ankaŭ aliaj firmaoj estas tiom grandanimaj (fakte la fondinto de WKV kreis tiun regulon), kaj subtenas evoluo-projektojn el sia profito. Mi instigas la samideanojn demandi je najbaraj firmaoj, ĉu eblas subteni projekton.

En multaj landoj ekzistas similaj problemoj, ekzemple en Nepalo post la tertremo, kaj mi scias ke ekzistas esperantistoj, kiuj pretas surloke organizi projekton, se venus mono.

En la jaro 2016 ni havus 2 projektojn:

a) En Tanzanio "Mazingira" kune-financi pluv-akvo basenojn, por uzi ĝin en ĝardenoj kaj por la brutaro, ĉar la grundakvo-putoj nur sufiĉas por doni trink-akvon. Por la aĉetenda materialo bezonatas po 7.000 eŭroj por minimume kvar vilaĝoj.

b) En Kalima venus la kvara projekto - se ni ne sukcesos trovi registaran subtenon el Germanio por kompletigi la akvo-provizon por la duobla urbo Kalima & Kakutya, kies realigo kostus entute ĉ. 800.000 eŭrojn.

Ĉiukaze ni faros la eblon: se iu emas subteni la projektojn: la konto de AVE ĉe UEA estas: avex-z.

Se iu pretas donaci grandan sumon, eblas pagi al konto de kunlaboranta germana fonduso "Stiftung Bruecke" en Emmendingen, kiu donos formalan kvitancon por la donaco - bonvolu peti ilian konto-numeron de mi: manfred@westermayer.de  Tiu fonduso ne rilatas al Esperanto.

Koran dankon al Ĉina Radio Internacia por la detala informo pri nia per-Esperanta evolu-helpa agado.

 

Etienne Katchelewa

 

 

 

 

 

Funkcias la projekto

Lastatempe Betty ĝoje informis, ke ili jam atingis la celon. Finnoktobre la fonduso Stifung Brucke en Germanio sendos al DR-Kongolanda NRO-o Kamparana Solidareco 11,000 eŭrojn. Etienne Katchelewa kaj Alphonse Waseka de Kamparana Solidareco estas tre feliĉaj kaj dankemaj pro la sukcesa monkolekto. Ili nun antaŭĝojas plenumi la projekton. Kaj post kelkaj monatoj Betty denove informiĝos pri la progreso de la projekto.

Noto de Ĝoja

Mi konatiĝis kun Betty en la 7a Azia Kongreso en Israelo, 2013. Betty estas vigla kaj helpema. Ni havas bonan memoron pri la AK, kaj poste ni tenas kontakton. Antaŭ ol veni al la UK, mi jam ricevis mesaĝon el Betty pri la projekto. Matene de la 30a de julio, laŭ interkonsento mi venis al la kongresejo por intervjui kun Betty. Kiam mi alvenis, Betty jam estis tie. Sidante sur ŝtupo, ni babilis pri la projekto. Sekve de la rakonto de Betty, mi scias la projekton, grandan kaj pezan. Por kolekti monon por helpi afrikajn amikojn, Betty ankaŭ prelegis pri la projekto en la UK, kaj bonrezulte ŝi sukcese kolektis 995 eŭrojn dum la kongreso, neimagigeble, ĉu?

"Ĉu Esperanto estas utila?" Kiun demandon mi ofte renkontis. Per tiu ĉi ekzemplo, neniu dubos pri nia lingvo, mi pensas.

Kiel dirite de Betty, ni, esperantistoj, estas familianoj!!

Mi ĝojas, ke antaŭ la fino de oktobro, Betty kaj ŝiaj amikoj ricevis sufiĉan monon por la projekto. Certe mankas plu mono por la sekva projekto, do, ni agu!

Betty, Etienne Katchelewa kaj aliaj amikoj, koran dankon pro via kontribuo!

1 2